Erich Windbichler

aŭstra skulptisto From Wikipedia, the free encyclopedia

Erich Windbichler
Remove ads

Erich WINDBICHLER (naskiĝinta la 15-an de septembro 1904 en Salcburgo, mortodeklaro en 1963 pro persona perdiĝo dum la Dua Mondmilito) estis aŭstra pentristo kaj skulptisto.

Thumb
monumento por falintaj soladatoj, Etterwinden
Thumb
Georga monumento je Eisenach

Vivo

Estante filo de la oficiala novaĵcentro salcburgo, li frekventis salcburgan gimnazion estante de 1917 membro de libera korpuso. En 1923 li ektrejniĝis kiel ceramikisto antaŭ studoj ĉe Grandduka saksia artlernejo je Vajmaro. Inter 1924 kaj 1927, Windbichler studis pentradon ĉe la Artmetia altlernejo de Vieno. Lia unua ekspozicio estis en 1928 en Narvik. Post plua kvarto studada en Vajmaro, li deklariĝis en 1930 majstra disĉiplo. Laŭ instigo de sia mecenato Anna Hilaria Preuß li transloĝiĝis en 1932 al Eisenach kie li agadis ĝis vokiĝo al la armiloj en 1944. Kiel wehrmacht-ano perdiĝis liaj spuroj.

Remove ads

Graveco

Speciala lia fokuso estis pri akvareloj. Inter 1928 kaj 1931 dum unu jaro estadis li en Norvegujo, kie estiĝis serio da pejzaĝaĵoj pri Lofotoj. Paralele li kreis portretojn de familianoj, aĵpentraĵon, pejzaĝbildojn de Turingio kaj nudecojn. Tamen restas lia plej fama verko sursokla figuro de kirasita rajdanto Panzerreiter (fakte temas pri soldata Sankta Georgo) kiu spekteblas apud palaco Bechtolsheim.

En 1931 la viena ministerio pri edukado aljuĝis al Windbichler medalon en oro por la verko Kopf eines Industriearbeiters. Inter 1937 kaj 1944 verkoj de li ĝueblis je pluraj en Eisenach okazintaj ekspozicioj. Por honoro lin oni okazigis eksponado en la Muzeo Urba kastelo (Eisenach) en la jaro 1993-a.

Remove ads

Verkoj (elekto)

  • monumento por falintaj soldatoj en Etterwinden (reliefo)
  • Erzieherin mit Kindern (reliefo ĉe la vando de Elizabeta Gimnazio de Eisenach)
  • Arbeit und Bewegung (reliefo)
  • Panzerreiter (Eisenach; Georgo-monumento)
  • sgrafitaj aĵoj en la strato Karlstraße (Eisenach)

Literaturo

  • Urania Kultur- und Bildungsverein Gotha e.V.: Eisenacher Persönlichkeiten. Ein biografisches Lexikon, Rhino-Verlag, Vajmaro 2004, ISBN 3-932081-45-5, p. 145

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads