Esperanta Vikimanio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Esperanta Vikimanio estis internacia renkontiĝo de uzantoj de la Vikipedio en Esperanto, esperantlingva versio de la interreta enciklopedio Vikipedio. Ĝi okazis de merkredo la 26-a ĝis dimanĉo la 30-a de oktobro 2011 en Svitavy (Ĉeĥio), omaĝe al la dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto (fondita en novembro 2001). Partoprenis proksimume 80 personoj[1] el 9 landoj.[2] Similan renkontiĝon de uzantoj de ĉiuj lingvaj versioj de la Vikipedio organizas jam ekde 2005 ĉiujare la Fondaĵo Vikimedio sub nomo Wikimania.


- Ĉi tiu artikolo temas pri la esperantista renkontiĝo. Por la renkontiĝo de ĉiulingvaj vikipediistoj vidu Vikimanio.
Remove ads
Organizintoj
La renkontiĝon organizis Ĉeĥa Esperanto-Asocio (iniciatinto de la ideo Pavla Dvořáková kun edzo Vladimír Dvořák) kunlabore kun aktivuloj de la organizo E@I (ĉefe Marek Blahuš kaj Yves Nevelsteen). Lokaj kunorganizantoj estis Klubo de geamikoj de Esperanto Svitavy, precipe ties prezidantino kaj ĈEA-vicprezidantino Libuše Dvořáková, kaj Gimnazio Svitavy. La aranĝo okazis kun financa subteno de la urbo Svitavy kaj de Regiono Pardubice.
Remove ads
Loko

La aranĝon gastigis en ejoj de la Gimnazio Svitavy (Gymnázium Svitavy), studenta domo de la komerca akademio kaj ekonomika altlernejo (Domov mládeže Obchodní akademie a Vyšší odborné školy ekonomické), kaj la Esperanto-Muzeo en Svitavy (situanta en la Domo de Ottendorfer sur la ĉefa urba placo). La partoprenantoj loĝis en la studenta domo kaj por precipe vesperaj aktivaĵoj uzis unu el ties salonoj, honore nomitan "salono Chuck" laŭ la fondinto de la Vikipedio en Esperanto (kaj parodie al la tradicia ĉefsalono Zamenhof dum la Universala Kongreso de Esperanto).
Remove ads
Programo

Komence de la renkontiĝo, ĵaŭde la 27-an de oktobro la partoprenantoj estis solene akceptitaj ĉe la urbestro de Svitavy, sinjoro David Šimek. Sekvis tuttaga vikipedia trejnado ĉe komputiloj por kaj progresintoj kaj komencantoj (inkluzive lokan neesperantan publikon), okazis prelegoj (ne nur pri Vikipedio mem) kaj kunvenis specialaj laborgrupoj.
Solena prelega kaj muzika programo ("matineo") omaĝe al dekjariĝo de la Vikipedio en Esperanto okazis vendrede la 28-an de oktobro en kultura salonego de la Domo de Ottendorfer kaj sekva tosto en Esperanto-muzeo troviĝanta en teretaĝo de la domo. Pro la fakto ke tiu tago samtempe estas la nacia festo de Ĉeĥio (fondiĝo de la respubliko Ĉeĥoslovakio en 1918) en kiu oni ne laboras, ankaŭ multaj ĉeĥaj esperantistoj povis alveni kaj partopreni la programon tiutage.
Sabata posttagmeza ekskurso la 29-an de oktobro gvidis al la urbo Litomyšl kaj ties kastelo, inkluzive de omaĝo super la tombo de Karel Píč.
Partoprenintoj
Formale al la aranĝo aliĝis kaj almenaŭ du tagojn ĝin partoprenis 33 esperantistoj;[3] aldone al ili proksimume 15 personoj partoprenis la ĵaŭdan trejnadon kaj proksimume 35 pliaj ĉeĥaj esperantistoj alvenis por partopreni la vendredan solenan programon. Sume do la Esperantan Vikimanion vizitis proksimume 80 personoj.[1] La partoprenintoj venis el Ĉeĥio, Slovakio, Pollando, Germanio, Hungario, Nederlando, Belgio, Francio kaj Usono.[2]
Prelegoj
La Esperantan Vikimanion ĉeestis kaj prelegis dum ĝi interalie:
- Chuck Smith
/
Fondinto de la Vikipedio en Esperanto
- Miroslav Malovec
Fondinto de la Ĉeĥa Vikipedio, estrarano de ĈEA kaj aktiva kontribuanto de la Vikipedio en Esperanto
- Pavla Dvořáková
Estrarano de ĈEA kaj organizanto de vikipediaj trejnadoj
- Marek Blahuš
/
Estrarano de E@I kaj partopreninto de Vikimanio 2011 en Haifa
- Yves Nevelsteen
Estrarano de E@I kaj aŭtoro de Vikipedio - praktika manlibro kaj de la plurlingva komputila terminkolekto Komputeko
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads