Esperanto-USA
landa organizo de Esperanto en Usono, Landa Asocio de UEA From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), ekde 2007 nomata Esperanto-USA, estas la landa organizaĵo de Esperanto en Usono. Ĝi fondiĝis en la jaro 1952, en Sakramento, Kalifornio, kaj post nemultaj jaroj anstataŭis pli fruan organizaĵon, Esperanto-Asocio de Norda Ameriko (EANA), kiel la ĉefa Esperanto-organizaĵo en Usono. La asocio oficiale deklariĝis komunutila laŭ la usona leĝo US 501(c)(3).
Remove ads
Strukturo
Ligiloj kun aliaj asocioj
La junulara sekcio de ELNA estas la Usona Esperantista Junularo (USEJ) ekde la jaro 1992, kaj la Junularo Esperantista de Nordameriko antaŭe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
ELNA estas la usona Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio (ekde 1955/1956).
Centra Oficejo
La Centra Oficejo, kun unu pagata laboranto, ekde 2024 estas en Sakramento, Kalifornio. Antaŭe ĝi situis en Portlando, Majno, kaj pli frue en Emeryville, Kalifornio, apud San-Francisko.
Amanda Schmidt estas ĝia direktoro ekde 2024. Vilĉjo Harris estis la antaŭa direktoro, anstataŭiginte Don Harlow en 2007.
Estraro
Ĝian estraron konsistigas la prezidanto, vicprezidanto, sekretario, kasisto kaj naŭ apartaj estraranoj; ĝi ankaŭ havas multajn komisiitojn kun diversaj taskoj interne de la Esperanto-movado.
La prezidanto de Esperanto-USA ekde 2023 estas Brandon Sowers[1]. Aliaj membroj estas[1]
- Vicprezidanto: Quintyn "Kuo" Bobb
- Kasisto: Matthew "Mateo" Brooks
- Sekretario: Charlotte "Ĉaro" Burton
- Direktoroj: Enrique "Enriko" Haro Marquez, Shneur "Ŝneoro" Agronin, Peggy Dolter, Isabel Gardner, Kinen Carvala, kaj Izaak "Izako" Zawyrucha-Moore
Remove ads
Agadoj kaj servoj

usona licencplato "Saluton" komence de la 1990-aj jaroj
ELNA administras la plej grandan Esperantlingvan libroservon en Ameriko. Ĝi eldonas trimonatan bultenon Usona Esperantisto. Ĝi ankaŭ foje eldonas librojn pri Esperanto.
ELNA havas ĉiujare ekde 1953 landan kongreson, kutime en Usono sed foje en Meksiko (kune kun la Meksika Esperanto-Federacio) aŭ en Kanado (kune kun la Kanada Esperanto-Asocio).
La Esperanto-Vojaĝservo - kutime literumata Esperanto VojaĝServo - estis servo instalita de la organizaĵo ELNA post 1952, kiu ekde tiam organizis komunajn vojaĝojn de nordamerikaj esperantistoj, precipe al Universalaj Kongresoj de UEA, ofte kun aparte organizataj antaŭ- aŭ postkongresaj turismaj programoj.
Ekde 2021 Esperanto-USA okazigis la retan Esperantan film-konkurson Usona Bona Film-Festivalo. Spekteblas en la Jutub-kanalo de E-USA pli ol 150 originalaj filmetoj faritaj ĉirkaŭ la mondo por la konkurso.
Remove ads
Prezidantoj
- John Lewine (kiam?)
- Ken Thomson (kiam?)
- David B. Richardson (kiam?)
- Armin Doneis (1957-59)
- E. James Lieberman (1972-1975)
- William R. Harmon (1976-1981)
- Thomas A. Goldman (1983-1984)
- Alexander Shlafer (ankoraŭ de la nomo ELNA, 2002-2005)
- Phil Dorcas (almenaŭ ekde 2008 ĝis 2017)
- Brandon Sowers (2023-)
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads