Esperia

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Esperia
Remove ads

Esperia estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Frozinono. Komence de 2023 en la komunumo vivis 3 549 loĝantoj sur areo de 108,57 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 33 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta abato Clino, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...

Najbaras la komunumoj Campodimele, Castelnuovo Parano, Itri, San Giorgio a Liri, Spigno Saturnia, Ausonia, Pignataro Interamna, Pontecorvo kaj Formia.

Remove ads

Kuirartaj specialaĵoj

En Esperia oni produktas la ruĝan vinon Cécubo, kiu jam estis menciita de Horacio. En aŭgusto la festo Sagra del vino okazas en la komunumoparto Monticelli.

La Marzolina di Esperia estas malnova speco de ŝafa fromaĝo kiu venas sur la merkaton en malsamaj gradoj de matureco.

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads