Formia

komunumo de Italio From Wikipedia, the free encyclopedia

Formia
Remove ads

Formia estas komunumo de centra Italio, ĉe la bordo de Mediteraneo. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Latino. Komence de 2023 en la komunumo vivis 37 136 loĝantoj sur areo de 74,17 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 501 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta sankta Erasmo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Thumb
Rapidaj faktoj Ĝemelurboj, Ŝtato ...

Najbaras la komunumoj Gaeta, Minturno, Esperia, Itri kaj Spigno Saturnia.

Remove ads

Geografio

Formia situas proksimume je 7 km norde de la urbo Gaeta, ĉe la bordo de ties golfo.

Historio

En la Odiseado, estas tie ke la Laistrigonoj vivintus, popolo de hommanĝulaj gigantoj kiuj detruis la floton de Odiseo.

Estas post la konkero de Latio fare de la Romianoj (inter la 5-a kaj 4-a jarcentoj a.K.), ke la urbo prenis la nomon Formia.

En 188 a.K., la Senato donis al ĝi romian civitanecon. Ĝi tiam estis tre populara loko por la romia nobelaro, kiu tenis multajn duajn hejmojn tie. La grandurbo estis ligita al la Via Appia.

Cicerono estis murdita ĉe la periferio de la urbo la 7-an de decembro 43 a.K.

Ĉirkaŭ la jaro 300, Sankta Elmo (nomita Erasmo de Formia) fariĝis la unua episkopo de Formia.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Thumb
komunuma impreso
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads