Espoo
komunumo en Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Espoo svede Esbo, estas urbo en suda Finnlando en la provinco Uusimaa (Novlando), en la eksa gubernio Suda Finnlando. Espoo situas okcidente de Helsinki kaj estas parto de la metropola regiono de Helsinki. Espoo estas la dua plej granda urbo en Finnlando: Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 314 821 loĝantoj sur areo de 312,35 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 008 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan akvan limon kun Kirkkonummi, Vihti, Nurmijärvi, Vantaa, Helsinko kaj Kauniainen.

Origine Espoo estis svedlingva kampara regiono, sed pro la situo apud Helsinko ĝi komencis fariĝi urbo. Espoo komencis rapide kreski post ĝia urbiĝo en 1963. La finnlingvanoj fariĝis plimulto en la 1940-aj jaroj kaj en la 1950-aj jaroj la kvanto de svedlingvaj loĝantoj malkreskis de 43,1 % (en 1950) al 23,5 % (en 1960). En la jaro 2005, 194 656 loĝantoj (85,6 %) parolis la finnan kaj 20 067 (8,8 %) la svedan kiel gepatran lingvon.
Lagoj en Espoo estas ekzemple Bodominjärvi kaj Nuuksion Pitkäjärvi, kaj inter la urbopartoj propran esperantan artikolon havas Haukilahti kaj Tapiola.
Remove ads
Evoluo de la loĝantaro

Remove ads
Esperanto en Espoo
D-ro Vilho Setälä, membro de la Akademio de Esperanto, loĝis longe en Espoo en la urboparto Iirislahti. Nuntempe la strato, ĉe kiu troviĝis lia domo, estas nomita Esperantotie. Ĝi estas la sola Esperanto-rilata stratnomo en Finnlando.
Ĝemelurboj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads