Uusimaa

suda kaj la plej popolriĉa provinco de Finnlando From Wikipedia, the free encyclopedia

Uusimaa
Remove ads

Uusimaa ([ˈuːsimɑː], traduko "Novlando", svede Nyland [ˈnyːland]) estas la plej popolriĉa provinco de Finnlando. El la finnlandaj provincoj ĝi estas ankaŭ la plej rapide kreskanta, la plej multkultura, la plej multlingva kaj la plej sekulara. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 1 704 607 loĝantoj sur areo de 9 568,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 178 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Helsinko. Ekde la 1-a de januaro 2011 la najbara provinco Orienta Uusimaa estis aligita al Uusimaa. La provinco estas oficiale dulingva.

Thumb
Rapidaj faktoj Provinco, provinco de Finnlando, NUTS-2-regiono [+] ...

En la finnaj parlamentaj elektoj Uusimaa inkludas du elektajn distriktojn: Elektan distrikton de Helsinko, kiu inkludas nur Helsinkon kaj elektan distrikton de Uusimaa, kiu inkludas la tutan reston de la provinco.

Thumb
aro da apudmarbordaj insuletoj ĉe Raseborg, viditaj el aviadilo.
Thumb
Porvoo ĉe la Porvoo-rivero.
Thumb
Nuboskrapulo en Kivenlahti, Espoo.

En la 9-a jarcento, en la epoko de la Vikingoj, komerca vojo de okcidento al oriento pasis la teritorion. Ĝis la 12-a jarcento la areo estis nur malmulte loĝata de estonoj kaj iuj parencoj de la finnoj el la pli norda teritorio Kanta-Häme, kiuj regule pasis tra la areo por atingi la maron kaj reveni hejmen. Post la 12-a jarcento la teritorio estis parto de Svedio kaj la loĝado rapide plimultiĝis. La kompare al la regiono Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland), la historia kerno de Finnlando, pli malfrua setlado kaŭzis la nomon "Novlando" (Uusimaa / Nyland).

Post la jaro 1809, kiam la svedoj devis cedi Finnlandon al la Rusia Imperio, la ĉefurbo de Finnlando estis translokigita de Turku (Åbo) al Helsinko kaj la procentaĵo de finnlingvanoj en la regiono tre plifortiĝis. Transloĝiĝo el finnparolantaj areoj al Uusimaa kaŭzis, ke la finna fariĝis en la 20-a jarcento denove la pleja lingvo en la marborda regiono de Uusimaa.

La bordoj de la lago Tuusulanjärvi (inter la komunumoj Tuusula kaj Järvenpää) fine de la 19-a jarcento altiris multajn artistojn, kiuj por la ekesto de finna nacia konscio havis grandan signifon: inter ili estis la komponisto Jean Sibelius, la verkisto Juhani Aho kun sia edzino, la pentristino Venny Soldan-Brofeldt, kaj la pentristo Pekka Halonen. Ankaŭ la verkisto Aleksis Kivi pasigis siajn lastajn jarojn tie. La plej granda lago en la provinco Uusimaa estas Lohjanjärvi.

Remove ads

Komunumoj

Estas 26 komunumoj (municipoj) en Uusimaa. Por la oficiale dulingvaj komunumoj estas parenteze donita la nomo en la lingvo de la malplimulto.

Regiono de Helsinko

Regiono de Raseborg

Regiono de Porvoo

Regiono de Loviisa

Eksaj komunumoj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads