Ettiswil

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Ettiswil
Remove ads

Ettiswil (prononcu etisvil) estas komunumo en la distrikto Willisau en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2274 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando, Ĝemelurboj Pfarrkirchen vd ...
Remove ads

Geografio

Thumb
Preĝejo de Ettiswil

Ettiswil situas sur ebenaĵo inter Sursee kaj Willisau ĉe la suda flanko de la Marĉo de Wauwil. Tra la komunumo fluas la rivero Rot, alfluanto de Wigger, kiu siaflanke formas la okcidentan limon de la komunumo. Krom la ĉefvilaĝo Ettiswil mem al la komunumo apartenas ankaŭ la vilaĝo Ausserdorf kaj la vilaĝeto Weierhushof.

La komunuma teritorio etendiĝas sur areo de 6,42 km², de kiuj 17,4 % estas kovritaj de arbaro, 70,7% servas por agrikulturo kaj 11,4% por setlejoj.

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Ettiswil limas en nordo al Wauwil, en nordoriento al Mauensee, en sudoriento al Grosswangen, en sudokcidento al Willisau, en okcidento al Alberswil, kaj en nordokcidento al Schötz.

Trafiko

Ettiswil estas konektita al la publika transportreto per tri buslinioj, nome de Lucerno al Ettiswil, de Dagmersellen tra Nebikon al Ettiswil, kaj de Sursee tra Ettiswil al Willisau. La plej proksimaj alveturejoj al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 9 km norde en Dagmersellen kaj oriente en Sursee.

Historio

La unua dokumenta mencio de Ettiswil datiĝas el la jaro 1076 kiel Ettiswile el donacodokumento per kiu Barono de Wolhusen, la posta abato Seliger, transdonis bienon al la Monaĥejo Einsiedeln. Dum mezepoko la landaj regantoj en la regiono estis la Habsburgoj. Ettiswil apartenis al ties Grafejo Willisau. En la jaro 1407 la urbo Lucerno akiris la grafejon, kaj tiam Ettiswil fariĝis parto de la lucerna voktejo Willisau, kio ĝi restis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Ettiswil fariĝis komunumo de la distrikto Willisau en Kantono Lucerno. [1]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads