Eŭrazio

la kontinentego konsistanta el Azio kaj Eŭropo From Wikipedia, the free encyclopedia

Eŭrazio
Remove ads

Eŭrazio estas kontinentego de 54,6 milionoj da kvadrataj kilometroj, ampleksanta la du mondpartojn Eŭropo kaj Azio. En Eŭrazio kreskis la plej influontaj kulturoj de la tuta mondo, profunde markontaj la sorton de la aliaj kontinentoj.

Thumb
Rapidaj faktoj

Diference de la aliaj kontinentoj, Eŭropo kaj Azio ne estas tiom izolaj. Ameriko kaj Aŭstralio estas veraj insuloj, dum Afriko kuniĝas kun Azio nur per mallarĝega kolo en kanalo de Suezo. Tamen Eŭropo kaj Azio kuniĝas per longega limo konsistanta el du ampleksegaj regionoj montaraj nome Uraloj kaj Kaŭkazio. Pro tiu neniu el la du duonoj de Eŭrazio povus esti konsiderata insuloj. Krome la interrilatoj inter malsimilaj landoj ĉirkaŭ tiuj bordoj malhelpas diferencigon. Kulturaj kuniĝoj estas pli evidentaj.

Remove ads

Aliaj uzoj de la vorto Eŭrazio

  1. Por anoj de la Rusa movado eŭraziismo Eŭrazio signifis Rusion kiel apartan mondoparton inter Eŭropo kaj Azio.
  2. En la romano 1984 de George Orwell Eŭrazio estas unu el la interbatalantaj superpotencoj, kovranta vastajn partojn de kontinenta Eŭropo kaj centra Azio.

Vidu ankaŭ

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads