Fabo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fabo
Remove ads

Fabo kiel planto estas unujara herbo, specio de vicio (Vicia faba), nomdonanto de la planta familio fabacoj. Ĝi havas pli ol 1 m altan, staran, kavan, angulecan tigon, grandajn pinatajn foliojn, purpure makulitajn blankajn florojn kaj larĝajn guŝojn, kiuj enhavas grandajn platajn grajnojn de medoleca konsisto, kiujn oni manĝas kiel legomon. Iuj varioj estas uzataj kiel furaĝo.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionVicia faba, Biologia klasado ...
Thumb
Illustration Vicia faba1

Fabo estas ankaŭ la grajnoj de faba planto, sed oni nomas ankaŭ la similaspektajn grajnojn fabo, precipe tiujn de fazeolo.

Subspecioj estas i.a. :

  • Vicia faba subsp. faba var. equina Pers. - Kampofabo
  • Vicia faba subsp. faba var. minor Peterm.
  • Vicia faba subsp. faba var. faba (sinonimo: Vicia faba var. major Harz.)

Legu ankaŭ la artikolojn kafofabo, kakaofabo, sojfabo, tonka fabo kaj kampofabo.

La fabismo estas malsano, karakterizita per hemoliza iktero kun anemio kaj hemoglobinurio, per febro kaj digestaj perturboj. Ĝin kaŭzas substanco, entenata en la floro de fabo, se tiun englutas aŭ enspiras iuj predispoziciaj individuoj.

La interno de faboguŝo estas uzata kontraŭ verukoj. Se oni frotas ĝin plurfoje sur veruko tiu malaperus baldaŭ laŭ iuj.

Thumb
faboj kun flava hilumo en guŝo

La nutra valoro de 100 g freŝaj faboj estas:

Energia valoro163
Karbonhidrato4 g
Proteino5 g
Graso0,3 g
Vitamino C80 mg
Karoteno0,16 mg
Vitamino B10,10 mg
Vitamino B20,15 mg
Kalcio20 mg
Fero1 mg
Remove ads

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads