Felipe Pedrell
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Felip Pedrell Sabaté (Tortosa, 19-a de februaro de 1841 - Barcelono, 19-a de aŭgusto de 1922) estis komponisto kaj muzikisto hispana.
Remove ads
Biografio
Liaj unuaj kontaktoj kun muziko estis kiel infana kantisto ĉe la katedralo de Tortosa. 15-jaraĝa li jam komponis "Stabat Mater" trivoĉan.
En 1863 Pedrell iris al Barcelono por studi muzikon, sed tuj veturis al Romo (1876) kaj al Parizo (1877) laŭ stipendio por ampleksigi muzikajn konojn. En 1894 li translokiĝis al Madrido kie en 1915 iĝis profesoro de la Konservatorio.
Danke al veturoj al Italio kaj Francio, Pedrell estis la unua modernista muzikisto kataluna kiu kontaktis kun la eksterlanda muziko. Tio gravis por difini liajn futurajn tendencojn muzikajn kiel komponisto de muziko kaj klera kaj popola. Li estis unu de la enkondukistoj en Katalunio kaj en la reto de Hispanio de la muziko de Richard Wagner.
Remove ads
Verko
Lia enorma prestiĝo permesis lin iĝi majstro de muzikistoj kiaj Enrique Granados, Manuel de Falla, Robert Gerhard, Isaac Albéniz, Lluís Millet kaj aliaj.
Pedrell estis ankaŭ fondintoj de lernejoj de muzikologio kaj en Katalunio kaj en la resto de Hispanio.
Li estis aktiva komponisto, ĉe multaj muzikaj stiloj. Tiele, krom operoj, li komponis ankaŭ grandan kvanton de lirikaj verkoj, simfoniaj poemoj kaj religia muziko aŭ ĉambromuziko.
Li estis la unua hispana muzikisto kiu dediĉis sin al studo de la tradicia aŭ folklora muziko hispana (Etnomuzikologio). Danke al tio la hispanaj komponistoj ekinkludis temojn, ritmojn kaj melodiojn proprajn de tiu tradicio, kreante la naciismon muzikan hispanan. Inter tiaj disĉiploj menciindas Isaac Albéniz, Enrique Granados, Pedro Blanco, Joaquín Turina kaj Manuel de Falla.
Remove ads
Verkoj
Ĉambrokomponaĵoj
- Noches de España
- Nocturn-trio - 1873
- Orientales
- Quartet - (Kvarteto - 1879)
- Gaillard - 1879
Korusoj
- Super Flumina Babilonis (Sper la riveroj de Babilono)
Lirikoj
- La guardiola (La ŝparmonujo) - 1873
Religia muziko
- Al·leluia - 1865
- Missa per dos veus i òrgan (Meso por du voĉoj kaj organo) - 1857
- Tres Misses per tres veus i òrgan (Tri mesoj por tri voĉoj kaj organo) - 1861 - 1865 - 1866
Operoj
- L'ultimo abenzeraggio (La lasta abenceraĥo) - 1874
- Quasimodo - 1875
- Cleopatra - 1878
- Eda - 1887
- Mara - 1889
- Els Pirineus (La Pireneoj) - 1893 - 1902
- El comte Arnau (La grafo Arnau) - 1904
- La matinada (La mateniĝo) - 1906
Religiaj kantoj
- Estrofas de Santa Teresa de Jesús
- Les cinq roses (La kvin rozoj)
- L'herba de l'amor (La amherbo)
- Lo sant nom de Jesús (La sankta nomo de Jesuo)
- Sant Joseph (Sankta Jozefo)
- Sospirs (Sopiroj)
- Tantum ergo
Kantoj
- Cada vegada que et veig (Ĉiufoje kiam mi vidas vin)
- Canciones Arabescas
- Cantos Andaluces
- Intimas
- Jesús als pecadors (Jesuo al la pekintoj)
- La Sagrada Familia (La Sankta Familio)
- La primavera que a estimar convida (La printempo amiga)
Simfoniaj poemoj
- La veu de les muntanyes (La voĉo de la montoj) - 1877
- I trionfi (La triumfoj) - 1880
- Excelsior - 1880
Eksteraj ligiloj
- Felipe Pedrell i Sabaté
- Luces y sombras en torno a Felipe Pedrell Arkivigite je 2011-02-27 per la retarkivo Wayback Machine
- Informo kaj partituroj
Remove ads
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads