Feluko

From Wikipedia, the free encyclopedia

Feluko
Remove ads

Feluko (de la araba lingvo فلوكة faluka, kiu signifas malgrandan ŝipon) estas velŝipo longa je 8 ĝis 13 metroj sur la riverego Nilo, sur la Ruĝa Maro kaj sur la mediteranea oriento.

Thumb
Felukoj en Asuano

Ĝi povas havi unu aŭ du velojn kaj unu aŭ du mastojn kliniĝantajn al la ŝipopruo. La formo de ĝiaj veloj estas trapeza, kio distingas ĝin de la triangula latina velo. La ŝipanaro ĝenerale konsistas el du aŭ tri ŝipanoj kaj la ŝipo povas akcepti dekon da pasaĝeroj.

Nuntempe, la felukoj estas uzataj por krozigi turistojn sur la riverego Nilo inter Luksoro kaj Asuano, kio estas alternativo malpli brua ol la motorŝipoj.

Thumb
Feluko en Luksoro
Portala ikonoPortalo pri mara
Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads