Triangulo

plurangulo de tri anguloj kaj tri lateroj From Wikipedia, the free encyclopedia

Triangulo
Remove ads

Triangulo (aŭ trilatero) estas geometria figuro kiu ekestas kunligante per strekoj tri punktojn. Tiuj ĉi tri punktoj, nomataj verticoj aŭ angulpunktoj, ne povas kunesti sur unu rekta linio. La strekoj, kiuj kunligas la punktojn, nomiĝas lateroj.

Thumb
triangulo

Triangulo estas 2-simplaĵo.

Por la verticoj oni uzas ofte sinsekvajn literojn, ekz. A, B, C.

Por la anguloj ni ofte uzas grekajn literojn, ekz. α, β, γ.

Remove ads

Enklasigo surbaze de la anguloj

  • Akutangula triangulo: ĉiuj anguloj estas malpli grandaj ol 90 gradoj.
  • Ortangula triangulo: unu el la anguloj estas 90 gradoj.
  • Obtuzangula triangulo: unu el la anguloj estas pli granda ol 90 gradoj.
  • Izocela triangulo: du anguloj estas egalaj unu al la alia, tiam ankaŭ du lateroj (kontraŭaj al ĉi tiuj anguloj) estas egalaj unu al la alia.
  • Egallatera triangulo: ĉi tri anguloj estas egalaj unu al la aliaj kaj egalaj al 60 gradoj, tiam ankaŭ ĉiuj tri lateroj estas egalaj unu al la alia. Egallatera triangulo sekve estas izocela kaj akutangula. Egallatera triangulo estas regula plurlatero.
Remove ads

Ecoj de triangulo

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads