Fernandina pego
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La Fernandina pego (Colaptes fernandinae) estas specio de birdo de la familio de Pegedoj, genro “Colaptes” kaj subfamilio Picinae, kiu loĝas en Ameriko, nome nur en Kubo, do temas pri endemismo kies eta tuta loĝantaro en Kubo estas nur de 600 al 800 birdoj, kio faras, ke tiu ĉi specio estas unu el la plej endanĝerigitaj specioj de pegedoj en la tuta mondo;[1] nur la eble formortinta Eburbeka kampefilo havas pli etan populacion. La Fernandina pego estas minacata de perdo de habitato.
Remove ads
Priskribo
La Fernandina pego estas mezgranda pego, el 33 al 35 cm longaj.[2] Ĝi estas ĉefe flaveca birdo, kovrita de diversaj nigraj striadoj, kiuj estas pli larĝaj en supra dorso kaj supraj flugiloj, partoj kiuj aspektas pli nigrecaj; la subaj flugiloj estas flavaj. Ankaŭ la ventro estas striata sed de horizontalaj strioj, anstataŭ vertikalaj kiel ĉe aliaj membroj de la genro. La kapo estas bruneca (sen strioj) ĝis la okulo kaj de tie al la gorĝo kun vertikalaj strioj. La beko kaj la kruroj estas malhelgrizaj. La masklo havas nigran mustaĉan strion.
Remove ads
Distribuado kaj habitato
La Fernandina pego estas endemisma en Kubo. Kvankam ĝi neniam estis ŝajne komuna, ĝi troviĝis iam tra la tuta insulo.[3] Nuntempe, tamen, ĝi estas limigita al izolitaj lokoj nur en 9 el la 15 provincoj de la lando: Camagüey, Cienfuegos, Granma, Holguín, Las Tunas, Matanzas, Pinar del Río, Santiago de Cuba kaj Villa Clara.[4] La plej multnombra populacio troviĝas en Zapata Marĉo, kie oni supozas, ke loĝas ĉirkaŭ 120 paroj, kvankam tiu nombro povus draste esti malpliiĝinta post ĵusaj huraganoj.[3][4]
La natura habitato de tiu ĉi specio inkludas subtropikaj aŭ tropikajn sekajn arbarojn, sekajn savanojn, marĉojn kaj paŝtejojn.
Remove ads
Kutimaro
Kvankam ĝi ne estas specife socia birdo, la Fernandina pego foje formas izolitajn koloniojn de ĝis 15 paroj.[2] Ĝi regule luktas kun aliaj pegoj.
Manĝado
Kiel aliaj specioj de la genro, la Fernandina pego ofte manĝas ĉefe formikojn, sed ankaŭ aliajn insektojn, vermojn, larvojn kaj semojn, surgrunde.[1][2] Ĝi uzas sian fortan bekon por pluki el la grundo, kaj elpreni ion el morta foliaro.
Reproduktado
La Fernandina pego reproduktiĝas inter marto kaj junio;[2] dum pariĝado, paroj kutime entreprenas altflugajn ĉasadojn. Kiel ĉiu pego, la nesto estas kavaĵo. Ĵusa kampostudo pruvis, ke la specio preferas uzi nestotruojn komencitajn de la Nigrobrova melanerpo; tiu ĉi pego forprenas la truon el la originaj posedantoj, finas la elfosadon kaj translokiĝas tien.[1] La ino demetas 3 al 5 blankajn ovojn,[2] kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 18 tagoj. La junuloj elnestiĝas post 22 tagoj.[1]
Voĉo
Kvankam tiu ĉi specio estas kutime silentema, la voĉo de tiu ĉi pego inkludas ripetan gvikka kaj laŭtan serion de notoj kiel pik.[1]
Konservado
Kun supozata populacio de nur 600 ĝis 800 birdoj, la Fernandina pego estas unu el la plej endanĝerigitaj pegoj de la mondo.[1] Krome, tiu populacio estas malpliiĝanta, ĉefe pro perdo de habitato.[4] Farmado, lignorikotado, huragana damaĝo kaj komerco de enkaĝigitaj birdoj kaptitaj per interplektitaj palmofolioj kaptontaj psitakojn[5][6] kombiniĝas por konduki la restantajn birdojn en pli kaj pli malgranda izolita situacio.[1] Krome, oni observis ekzemplerojn de Nigrobrova melanerpo mortigantajn la idojn de Fernandina pego.[6]
Remove ads
Fontoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads