Fervojlinio Liberec–Zawidów
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fervojlinio Liberec - Zawidów (en horaro por vojaĝantoj markita komune kun fervojlinio Frýdlant v Čechách - Jindřichovice pod Smrkem per numero 037) kondukas el Liberec tra Raspenava kaj Frýdlant, en Černousy ĝi superas polan ŝtatlimon kaj finas en Zawidów. Temas pri unurela fervojlinio de tutŝtata fervojo, ĝi trairas tra du tuneloj kaj ĝi troviĝas en Regiono Liberec. La persona transporto en Černousy al la ŝtatlimo estis en la jaro 1993 haltigita. La internacia ŝarĝtransporto estas trafikata ĝis hodiaŭ. En la jaro 2018 la fervojlinio estis reguligita kaj la rapideco plialtigita ĝis 100 km/h.

Remove ads
Historio
Per permesilo de Francisko Jozefo la 1-a el la 31-a de arto 1872 estis eldonita koncesio por kompanio Sudnordgermana kuniga fervojo al konstruado kaj uzado de fervojo lokomotiva al plilongigo de sudnordgermana fervojo kuniga el Liberec ĝis limoj landaj ĉe Seidenberg.[1]
La 4-an de julio 1958 okazis sub frýdlanta kastelo tragika akcidento, kiam en disakvigitan riveron Smědá falis malsupren de sur la submuelita remparo lokomotivo de persona trajno. En sekvoj de la akcidento pereis kvar homoj.
Remove ads
Ligantaj fervojlinioj
Liberec
- Fervojlinio 030 Jaroměř - Stará Paka - Železný Brod - Turnov - Liberec
- Fervojlinio 036 Liberec - Jablonec nad Nisou - Tanvald - Harrachov st. hr.
- Fervojlinio 086 Liberec - Česká Lípa
- Fervojlinio 089 Liberec - Hrádek nad Nisou st. hr. (Zittau DB) - Varnsdorf st. hr. - Rybniště
Noto: En Liberec sur stacidomo eblas ankaŭ uzi tramlinion n-ro 11 ĝis Jablonec nad Nisou
Raspenava
- Fervojlinio 038 Raspenava - Bílý Potok pod Smrkem
Frýdlant v Čechách
- Fervojlinio 039 Frýdlant v Čechách - Nové Město pod Smrkem - Jindřichovice pod Smrkem
- nuligita fervojlinio Frýdlant v Čechách – Heřmanice Frýdlant v Čechách - Heřmanice st. hr. (- Bogatynia PKP)
Remove ads
Stacioj kaj haltejoj
- Stráž nad Nisou
- Krásná Studánka
- Mníšek u Liberce
- Oldřichov v Hájich
- Raspenava
- Frýdlant v Čechách
- Minkovice
- Filipovka
- Černousy
Ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads