Fey VD
komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fey estas komunumo en la Distrikto Centro de Vaŭdo en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 588 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.
| Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Fey |
Remove ads
Geografio
La komunumo Fey situas norde de la centro de la regiono Centro de Vaŭdo (en la franca lingvo Gros-de-Vaud) en la Vaŭda Mezlando, tri kilometrojn nordnordoriente de la distriktĉefurbo Echallens kaj proksimume 15 kilometrojn norde de la kantonĉefurbo Laŭzano. En oriento la rivero Mentue formas la komunuman limon. La komunumo konsistas el la vilaĝo Fex kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,35 km², de kiuj 25,9% estas kovritaj de arbaro, 68,2% servas por agrikulturo kaj 5,7% por setlado. [2]
Remove ads
Najbaraj komunumoj
La komunumo Fey limas en nordo al Pailly, en nordnordoriento al Rueyres, en nordoriento al Bercher, en oriento al Boulens, en sudoriento al Montanaire, en sudo al Montilliez, en sudokcidento al Villars-le-Terroir, kaj en nordokcidento al Vuarrens.
Trafiko
Fey situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. Tra la komunumo kondukas konekta vojo de Echallens al Bercher, kiu kruciĝas en la vilaĝocentro de Fey kun vojo de Peyres-Possens al Vuarrens. Pere de la mallarĝspura trama fervojlinio de Laŭzano tra Echallens al Bercher la komunumo estas konektita al la publika transportreto.
Historio
La unua dokumenta mencio de Fey datiĝas el la jaro 1228 kiel Fei. Dum mezepoko Fey dependis de la Senjorujo Bercher, kiu en la 12-a jarcento fariĝis havaĵo de la Baronoj de Cossonay kaj poste de diversaj aliaj senjoroj. Sub la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Fey apartenis al la Voktejo Yverdon. Post la revolucio ĝi apartenis al la Distrikto Echallens, kaj surbaze de la administra reformo de 2006 ĝi kun efiko de la 1-a de januaro 2008 ĝi estis integrita al la nova Distrikto Centro de Vaŭdo. [3]
Remove ads
Vidu ankaŭ
- Fey (stacidomo)
- Aliaj signifoj de Fey
Notoj kaj referencoj
Eksteraj ligiloj
Bildoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



