Filadelfo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Filadelfo (Philadelphus) estas genro de falfoliaj arbustoj kun simplaj, kontraŭe duopaj folioj, kun multaj, ofte blankaj kaj odoraj floroj en apeksaj cumoj aŭ mallongaj grapoloj, kaj kun ledecaj kapsuloj. Estas ĉ. 65 specioj el la Norda hemisfero, pluraj pororname kultivataj.[1]
(Philadelphus coronarius) estas arbeto, maksimume 5 metrojn alta, rimarkinda pro siaj abundaj blankaj floroj ege kaj dolĉe odorantaj. Tre uzita kiel ornamplanto. La floroj, 2-4 centimetrojn larĝaj, kuniĝintaj 5-9-ope fine de la branĉoj. Ili floras en majo aŭ junio. La frukto estas kapsulo. La interno de branĉoj entenas medolon; pasinte oni faris el tiuj enŝprucigiloj, post forigi ties medolon. Ĝi preferas grundojn riĉajn kaj bone drenitajn kun neŭtra aŭ acida pH-valoro kaj ŝatas sunumon.
Remove ads
Konsiloj pri flegado
De julio, eltranĉi la velkintaj infloreskojn, tio ebligos la arbon pli bone reflori la postan jaron. Ne tondu la lignaĵon de la antaŭa jaro en printempo, ĉar de tiu ligno kreskos la floroj.
Notoj kaj referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads


