Filodemo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Filodemo el Gadara en nordokcidenta Sirio (greke: Φιλόδημος, "amanto de la popolo", latine: Philodemus; 110 a.K., ĝis 40 aŭ 35 a.K., verŝajne en Herkulano) estis epikurisma filozofo kaj poeto.
Remove ads
Vivo
Zenon de Sidono estis lia instruisto en Ateno. Ĉirkaŭ la jaro 80 a.K. translokigis sian loĝejon al Romo kaj poste al Herkulano. Li estas konata pro siaj poemoj kiuj estis konservitaj kiel parto de la antologio de la greka, sed ekde la 18-a jarcento estis malkovritaj multaj tekstoj de liaj verkoj en ekbruligitaj papirusaj rulaĵoj el la Vilao de la Papirusoj ĉe Herkulano. La tasko deĉifri ĉi tiujn volvlibrojn ankoraŭ ne finiĝis (ekde 2012). La verkoj de Filodemo malkovritaj ĝis nun inkludas skribaĵojn pri etiko, teologio, retoriko, muziko, poezio, kaj la historio de skoloj de filozofio.
Remove ads
Verkaro

Tio estas listo de la plej gravaj verkoj de Filodemo trovitaj ĝis nun ĉe Herkulano.
Historiaj verkoj
- Indekso de stoikistoj (PHerc. 1018)
- Indekso de akademiuloj (PHerc. 164, 1021 )
- Pri la stoikuloj (PHerc. 155 , 339 )
- Pri Epikuro (PHerc. 1232 , 1289 )
- Verkoj pri la registroj pri Epikuro kaj iuj aliaj (PHerc. 1418 , 310 )
- Al Amikoj de la Lernejo (PHerc. 1005 )
Sciencaj verkoj
- Pri Fenomenoj kaj Inferencoj (PHerc. 1065 )
Teologiaj skribaĵoj
- Pri Pieco (PHerc. 1428 )
- Pri la dioj (PHerc. 26 )
- Sur la Vojo de Vivo de la Dioj (PHerc. 152 , 157)
Etiko
- Pri Malvirtoj kaj Virtoj, libro 7 (Pri Flatado) (PHerc. 222, 223, 1082, 1089, 1457, 1675 )
- Pri Malvirtoj kaj Virtoj, libro 9 (Pri Domanaro-Administrado) (PHerc. 1424 )
- Pri Malvirtoj kaj Virtoj, libro 10 (Pri Aroganteco) (PHerc. 1008 )
- Comparetti Etiko (nomita laŭ ĝia unua redaktisto; PHerc. 1251)
- Pri Morto (PHerc. 1050 )
- Pri Franka Kritiko (PHerc. 1471)
- Pri Kolero (PHerc. 182 )
Pri retoriko, muziko kaj poezio
- Pri Retoriko (ĉe multaj papirusoj)
- Pri Muziko (PHerc. 1497 )
- Pri Poemoj (ĉe multaj papirusoj)
- Pri la Bona Reĝo laŭ Homero (PHerc. 1507)
Remove ads
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads