Fine and Mellow

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fine and Mellow
Remove ads

Fine and Mellow estas ĵazkanto, kiun Billie Holiday verkis kaj surdiskigis en la jaro 1939.[1] Ĝi estas bluso de la 12-takta formo AAB. En la teksto Holiday plendas la mistraktadon de virino per la manoj de sia amanto, eble de prostituisto aŭ fripono. [2]. La kanto komencas per la strofo:

Mia ul' ne min amas, mistraktegas min.
Mia ul' ne min amas, fie traktas min.
Estas l' ul' plej aĉa kiun vidis mi[3]
Thumb
Billie Holiday: ŝelakdisko kun „Strange Fruit“ kaj „Fine and Mellow“ de Commodore Records el 1939
Remove ads

Versioj de Billie Holiday

Thumb
Billie Holiday, fotita de Carl van Vechten
  • 20-an de aprilo 1939 - unua sonregistrado de la kanto kun la orkestro de Frankie Newton por Commodore Records
  • 25-an de junio 1944 - registrad-kunsido de Billie Holiday kun Roy Eldrige, Charlie Shavers, Ben Webster, Art Tatum, Slam Stewart k.a.
  • 15-an de decembro 1945 - prezentado en Apollo Theater kun la orkestro de Hot Lips Page
  • 27-an de majo 1946 - Jazz at the Philharmonic (Carnegie Hall) kun Buck Clayton, Trummy Young, Coleman Hawkins, Illinois Jacquet, Lester Young, Tiny Grimes, Curly Russell
  • 3-an de septembro 1949 - prezentado dum spektaklo de la televidstacio NBC kun Wild Bill Davison, Cutty Cutshall, Peanuts Hucko, George Wettling
  • 14-an de novembro 1952 - prezentado en la Carnegie Hall kun la Duke Ellington Orchestra
  • 24-an de januaro 1954 - prezentado en Bruselo kadre de Jazz Club USA kun Carl Drinkard, Red Mitchell, Elaine Leighton (Verve)
  • 10-an de novembro 1956 - prezentado kun Chico Hamilton, Kenny Burrell, Al Cohn, Tony Scott kaj Buck Clayton en la Carnegie Hall (Verve)
  • 5-an de decembro 1957 - provregistrad por la elsendo de The Sound of Jazz kun Mal Waldron kaj ĉiustelularo
  • 8-an de decembro 1957 . registrado de The Sound of Jazz (CBS) [4]
  • 5-an de oktobro 1958 - prezentado sur la Monterey Jazz Festival kun Buddy DeFranco, Benny Carter, Gerry Mulligan, Mal Waldron, Eddie Khan, Dick Berk (Black Hawk)
Remove ads

Literaturo

  • Clarke Donald: Billie Holiday – Wishing on the Moon. Eine Biographie, Piper Verlag 1995, ISBN 3-492-03756-9
  • Hans-Jürgen Schaal (Hrsg.) Jazz-Standards. Das Lexikon; Bärenreiter, Kassel, 2004 (3. Auflage); ISBN 978-3-7618-1414-7
  • Manfred Scheffner Bielefelder Katalog Jazz 1985, 1988, 2001

Eksteraj ligiloj

Rimarkoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads