Flandra Esperanto-Ligo

kupola Esperanto-asocio de Flandrio From Wikipedia, the free encyclopedia

Flandra Esperanto-Ligo
Remove ads

Flandra Esperanto-Ligo (FEL, fondita la 7-an de oktobro 1978) estas la kupola Esperanto-asocio de Flandrio (regiona ŝtato en Belgio). Ĝi i.a. eldonas la tutmondan magazinon Monato, la poŝ-kalendaron La Jaro, la Stafeto-librojn kaj aliajn eldonaĵojn.

Rapidaj faktoj Vlaamse Esperantobond ...

La Retbutiko de FEL estis kreita la 9-an de februaro 1996 kaj sekve estas verŝajne la plej malnova funkcianta retbutiko pri Esperantaj libroj kaj diskoj. Ĝia retadreso estas jena.

La membrogazeto de la Flandra Esperanto-Ligo nomiĝas Horizon-Taal. Ĝi estas precipe en la nederlanda lingvo.

En FEL laboras nuntempe Lode Van de Velde kaj pluraj volontuloj.

Remove ads

Historio

En 1930 fondiĝis Flandra Ligo Esperantista. Ĝi kuniĝis kun Belga Ligo Esperantista en 1962 al Belga Esperanto-Federacio. En 1978 estiĝis la nova, nuna Flandra Esperanto-Ligo (FEL), kiu kunlaboras ene de la Federacio same kiel la brusela kaj la valona asocioj. La Federacio estas la Landa Asocio de UEA.

La Konkordo fondiĝis en 1927 kaj estas la kortrejka sekcio de Flandra Esperanto-Ligo.

Bibliografio

  • Anonimulo 2008 : La biblioteko "Rejna de Jong", Horizon-Taal, 40(232), paĝo 8.
  • Rotsaert, Roland 1993 : Welke toekomst voor de Vlaamse Esperantobond? Flandra Esperanto-Ligo, 6 p.
  • Vanden Bempt, Marc (red.) 1995 : Strategisch en tactisch plan voor de Esperantobeweging in Vlaanderen - Periode 1996-1997, Esperanto 2000 vzw, Leuven, 31+64 p.

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads