estas unu el la bazaj koloroj de la subtraha reprezento de koloroj,
estiĝas per egale miksado de ruĝa kaj verda koloroj laŭ la adicia reprezento de koloroj,
estas, en la naturo, averta koloro. Tial ĝi estas uzata en trafikaj avertaj signoj kaj en semaforoj.
Ĉe la antikvaj ĉinoj flavo reprezentis la "mezejon", do Ĉinion mem.
Ĉe la majaoj ĝi reprezentis sudon.
Ĉe kelkaj popoloj, flavo simbolas ĵaluzon, verŝajne pro la Mezepoka dogmo pri la "kvar likvoj" de la korpo, laŭ kiu la flava galo kaŭzus malbonhumoron kaj malicon.