Flibusta
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Flibusta estas senpaga nekomerca cifereca biblioteko. Per ĝia retpaĝo oni povas legi kaj elŝuti la bitlibrojn de tiu biblioteko. La ruslingva parto estas disponebla al ĉiu vizitanto; por trovi kaj uzi bitlibrojn en aliaj lingvoj — ankaŭ en Esperanto! — necesas sin registri (sur la sama retpaĝo, senpage).
La biblioteko celas precipe la ruslingvan literaturon; tial la fasado estas ruslingva, kaj la preferata bitlibra normo estas FictionBook (la dosiertripa finaĵo: .fb2
). Tamen enestas ankaŭ bitlibroj en aliaj lingvoj kaj normoj; interalie, pli ol 400 titoloj en Esperanto.
Remove ads
Statistiko
Laŭ la stato je 2016-12-28, la biblioteko enhavas:
- Da bitlibroj, entute: 358 992 (sume 625 Gbajt)
- Da aŭtoroj: 134 366
- Da registritaj uzantoj: 734 272
Laŭ la bitlibraj normoj (dosiertipoj):
Remove ads
Speciale pri Esperanto (je 2016-12-28)
- Bitlibroj en Esperanto: 476
- En PDF: 269 (57%)
- Fikŝenbuke: 172 (36%)
- En ePub: 17 (4%)
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads