Folivoro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Folivoroj estas arbaraj mamuloj kiuj malrapide moviĝas kaj pasigas la plejmulton de siaj vivoj renverse pendante en la arboj de la tropikaj pluvarbaroj de Sudameriko kaj Mezameriko. La ses specioj estas en du familioj: dufingraj pigruloj (unaŭoj) kaj tripiedfingraj bradipoj. Malgraŭ tiu tradicia nomado, ĉiuj folivoroj fakte havas tri piedfingrojn. La dufingraj pigruloj havas du fingrojn sur ĉiu brako aŭ antaŭmembro.[1]

La folivoro angle nomĝas sloth — vorto kiu rilatas al la vorto slow, kiu signifas “malrapida” — pro sia tre malalta metabolo kaj malrapidaj movoj. Tio estas evolua adaptiĝo al ilia malaltenergia dieto de folioj kaj por eviti detekton de predantaj akcipitroj kaj katoj, kiuj ĉasas per la vido.[1] Folivoroj estas preskaŭ senhelpaj sur la tero, sed ili povas naĝi.[2]
La kanelitaj haroj de la vila haŭto de la folivoro gastigas simbiozajn verdajn algojn, kiuj helpas al la folivoro sin kamufli en la arboj, kaj disponigas nutraĵojn al la folivoro. La algoj ankaŭ nutras piralidojn, specioj de tineedoj kiuj ekzistas sole sur folivoroj.[3]
Remove ads
Notoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads