Fontenay-aux-Roses

komunumo en la departemento Hauts-de-Seine de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Fontenay-aux-Roses
Remove ads

Fontenay-aux-Roses - prononco laŭ sistemo IFA [fɔ̃tnˈɛ o ʁˈoz, Pri tiu ĉi sono aŭskulti - estas franca komunumo kaj pariza ĉirkaŭurbo, lokita en la departemento Hauts-de-Seine - prononco laŭ sistemo IFA [odsɛn] - kaj en la regiono Francilio - france Île-de-France [iːl dəˈfʁɑ̃s], laŭvorte "insulo de Francio") aŭ Pariza Regiono. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 24 586 loĝantoj sur areo de 2,51 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 795 loĝantoj/km². Administre la komunumo apartenas al la arondismento Antony kaj al la kantono Châtillon. La loĝantojn oni kutime nomigas fontenaisiensfontenaisiennes.

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Fontenay-aux-Roses (stacidomo).
Rapidaj faktoj Administrado, Lando ...

Fontenay gastigas oficon de la franca Komisiono pri Atoma Energio (Commissariat à l'énergie atomique), kie oni ekzemple aktivigis la faman pilon Zoé (la unua atoma pilo de Francio).

Remove ads

Geografio

Fontenay-aux-Roses situas sude de Parizo. Ĝi limas al la komunumoj Bagneux, Châtillon, Clamart, Le Plessis-Robinson kaj Sceaux.

Historio

La unua parto de la nomo ("Fontenay") devenas de la multaj fontoj elfluantaj el la teritorio de la komunumo. La dua parto de la nomo aperis pro la loka disvolviĝo de la kultivado de rozoj, ekde la 17-a jarcento ĝis la mezo de la 19-a jarcento. La vilaĝo ekzemple ĝuis monopolon por liveri rozojn al la franca reĝo Ludoviko la 14-a.

Unu École Normale Supérieure por knabinoj antaŭe ekzistis tie, antaŭ transloĝiĝi al Liono en 2000.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads