Forblovilo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Forblovilo
Remove ads

Forblovilo estas maŝino, kiu elĵetas areon por forblovi la mortintajn foliojn kaj aliajn malpezajn rubaĵojn, celante arigi ilin en amaso, kiu povos esti forprenita per forko aŭ polvosuĉilo.

Thumb
forblovilo por folioj

Ĝi funkcias per dutakta motoroelektromotoro, versioj pli freŝdataj havas kvartaktan motoron.

Ĝi estas mane portebla, pli grandaj modeloj estas dorse porteblaj. Ĝi povas esti reversebla kaj efiki kiel polvosuĉilo, la folioj amasiĝas en tolan sakon.

Remove ads

Historio

Oni ne bone scias kiam tiu maŝino estis eltrovata. Laŭ iaj fontoj ĝi aperus en Japanio[1] en la 1970-aj jaroj, laŭ aliaj eltrovis ĝin Dom Quinto en Usono en la 1950-aj jaroj. Origine ĝi estus utilita por disĵeti fitosanitarajn produktojn.

Malavantaĝoj

La uzo de la forblovilo havas plurajn malavantaĝojn:

  • Ĝi forbrulas benzinon kaj ellasas forcej-efikajn gasojn,
  • Ĝi malbone forblovas malsekajn foliojn,
  • Kiam estas vento, la amasoj da folioj dispeliĝas,
  • Ĝi levigas polvon kaj eretoj de bestaj fekaĵoj, kiuj, enspiritaj, povas estigi infekton.
  • Ĝia pezo kaj vibradoj estigas gravajn muskolajn-skeletajn malordojn,
  • Ĝia bruo kreas bruan poluon kaj povas estigi tiniton ĉe la uzanto kaj la najbaroj[2].

Pro tio, estas leĝoj pri la uzo de forblovilo en pluraj landoj:

Remove ads

Referencoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads