Formulo kruda
kemia formulo kiu liveras informojn pri la nombro kaj kemia naturo de la atomoj de la kemia specio koncernata From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Formulo kruda (aŭ formulo neprilaborita) referencas al kemia specio nome al aparta kemia formulo kiu liveras informojn pri la nombro kaj kemia naturo de la atomoj de la kemia specio koncernata.
Formulo kruda, formulo strukturita kaj formulo kondensita
La "formulo kruda" estas tiel dirita ĉar ĝi ne montras la manieron per kiu la atomoj interligiĝas,[1] malsame ol la Formulo strukturita, kiu, male, diferencigas la kemiajn speciojn posedantajn la samajn nombrojn de atomoj ligitaj, tamen, malsammaniere. Ĉikaze la koncernataj kemiaj specioj estas katalogitaj sub la voĉo “Izomero”.
Ekzemple, C6H12O6 estas la formulo kruda de ĉiuj sukeroj “sesaĵaj”, nome formitaj de 6 karbonaj atomoj: (inter kiuj la glukozo, fruktozo kaj manozo) ĉi-kaze la formulo kruda sufiĉas por identigi apartan tipon de “sesaĵo”.
En la kazo en kiu necesas eksplicite indiki la grupigon de la atomoj (aŭ la grupon funkcian de iu kemia specio, oni preferas, male, profiti de la formulo kondensita, kiu mezvojas inter la kruda kaj strukturita formuloj, ĉar ĝi donas proksimuman ideon pri la interatoma aparta ligo.
Remove ads
Aranĝo de la formulo kruda
En la formulo kruda la kemia naturo de la atomoj estas indikata per reprezentado de la atomo de la sama kemia elemento (nome la atomoj havantaj la saman atomnumeron per simboloj (ĝuste diritaj “kemiaj simboloj”) konstituataj per unu aŭ du literoj (aŭ tri literoj en la kazo de provizoraj nomoj de artifikaj kemiaj elementoj), kies unua litero estas ĉiam majuskla. Ekzemple, la simbolo H korespondas al hidrogeno, la simbolo Cl al kloro kaj tiel plu. La simboloj utiligataj por reprezenti la kemiajn elementojn estas indikataj en la perioda tabelo.
Malalte de ĉiu kemia elemento entenata en la kruda formulo estas indikata la nombro de la atomoj de la sama kemia elemento koncernata; tia nombro estas nomata “indico”. Tiu indico estas allasata se ĝi egalas al 1.
La simboloj de la kemiaj elementoj de la kruda formulo estas ĝenerale indikataj laŭorde de la Elektronegativeco kreskanta; iuj esceptoj el tiu regulo estas hidrogeno en la alkoholoj (kiu estas indikata ĉe la fino de la formulo apud hidrogeno. Ekzemple: C2H5OH) kaj en karbono de organikaj kombinaĵoj (kiu estas indikata ĉe la komenco de la formulo, ekzemple: CH4). Kroma escepto estas konstateblas ĉe la kruda formulo de la amoniako (NH3), en kiu la azoto (N) estas indikta antaŭ la hidrogeno (H), malgraŭ ke azoto havas elektronegativecon pligrandan (3,04 kontraŭ 2,20 en la Tabelo Pauling).
Remove ads
Formulo minimuma kaj formulo molekula
Ekzistas du tipoj de krudaj formuloj:
- formulo minimuma (aŭ empiria formulo): ĝi indikas la rilatojn inter la nombro de la malsanaturaj atomoj kombinantaj la kemian specion, sen tamen indiki ekzakte la nombron de la atomoj
- formulo molekula: ĝi indikas la nombron de la atomoj konstituantaj la keminan specion.
La du formuloj malsamas nur se la indicoj de la formulo havas la plej grandan komunan divizoron diferencan el 1 (nome se la indicoj multoblaj de entjero estas ĉiuj pli grandaj ol 1), dum estas egalaj en ĉiuj aliaj kazoj.
En la kazo de ionaj kristaloj, ĉiuj ionoj de la kristalo estas ligitaj inter si per kemiaj ligiloj intermolekulaj, pro kio se oni volas priskribi la ekzaktan kemian kristalan strukturon oni devas koni la ekzaktan nombron de ĉiuj atomoj kombinantaj la kristalon, kiuj estas tre nombraj (pli/malpli samkvante de la nombro de Avogadro: pro tio praktike ne eblas utiligi la formulon minimuman: la ekzakta nombro de atomoj ĉiukaze povas esti kalkulita per la formulo minimuma se estas konata la valoro de la maso de la kristalo.
Analoga konstato validas ankaŭ en la kazo de metaloj, kies atomoj estas ligitaj inter si.
La formulo molekula, male, estas ĝenerale utiligata por indiki la unuopajn molekulojn (escepte ke ne temus pri makromolekuloj): ĝuste pro tio tiu formulo estas nomata “molekula”.
Ekzemploj
En la jena tabelo estas indikataj iuj ekzemploj de formulo minimuma kaj formulo molekula de iuj kemiaj specioj:
Remove ads
Notoj
Bibliografio
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads