Forrest J. Ackerman
usona verkisto kaj produktisto de filmoj, kolektisto de sciencfikciaj memoraĵoj (1916-2008) From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Forrest J. ACKERMAN (n. 24-an de novembro 1916 en Losanĝeleso, Kalifornio, m. 4-a de decembro 2008) estis usona esperantisto; fervora subtenanto de sciencfikcio; kolektisto de sciencfikciaj memoraĵoj; verkisto kaj produktisto de filmoj; kaj redaktoro de la gazeto Famous Monsters of Filmland ("Famaj monstroj de film-lando").
Remove ads
Esperantisto
Ackerman lernis kaj majstris Esperanton en sia adoleskanteco.[1] Li unue renkontis la lingvon en 1930 sciencfikcia rakonto de Francis Flagg, kaj lernis Esperanton en kolegia klaso, kiu estis instruita de Arthur Brooks Baker. Lia traduko de la rakonto de Charles Hornig "The Fatal Glance" (La Fatala Ekrigardo) estis eldonita en Heroldo de Esperanto dum la 1930-a jardeko.[2]
Aliĝinte en 1955 al UEA, li estis longe fakdelegito pri scienc-fikcio.[3]
En la jaro 2003, li klarigis al intervjuisto la allogon de Esperanto por li:
“ | En la jardekoj 20-aj kaj 30-aj, kelkaj sciencfikciaj rakontoj pri la estonteco menciis, ke iam ĉiuj parolos Esperanton. Por mi, estis kiel tempvojaĝo. Estis kiel iri 100 jarojn en la estontecon. Kaj se mi povus reporti botelon da io, mi estus ravita. Almenaŭ mi povus reporti la lingvon kion ĉiuj tiam parolos.[4] | ” |
Remove ads
Fervora subtenanto de SF
Ackerman ĉe-estis la unuan Monda Sciencfikcia Kongreso, kaj dumvive estis konatulo en la sciencfikcia-fervorularo.
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads