Fosfata acido

kemia kombinaĵo From Wikipedia, the free encyclopedia

Fosfata acido
Remove ads

Fosfata acido (aŭ fosfora acido, fosforacido, fosfatacido) aŭ alinome ortofosfata acido (H3PO4) estas la plej grava oksoacido de la fosforo. Ĝi estas bazmaterialo por fosforaj saloj de la sinteza sterko, sed oni uzas ĝin por dentoplenigaĵoj, pretigo de albumindevenaĵoj, produktado de suker- kaj teksaĵindustriaj produktoj. Ĝi estas acida, fruktodora aldonaĵo de la nutraĵindustriaj produktoj.

Fosfata acido
Thumb
Thumb
Thumb
Alternativa(j) Nomo(j)
Ortofosfata acido
Acidum phosphoricum[1]
Kemia formuloH3PO4
PubChem-kodo1004
ChemSpider kodo979
CAS-numero-kodo7664-38-2
Acideco (pKa)1 =2.148
2 = 7.198
3 = 12.319
Karakterizaĵoj
Molmaso98.00 g·mol−1
Denseco1.885 g/mL (liquid)
1.685 g/mL (85% solvaĵo)
2.030 g/mL (kristalo je 25 °C)
Fandopunkto42.35 °C (108.23 )
Bolpunkto158 °C (316 ; 431 K)
Refrakta indico1.34203
Akva solvebleco392.2 g/100 g (−16.3 °C)
1.685 g/mL (85% solvaĵo)
446 g/100 mL (14.95 °C)
Alkohola solveblecokomplete solvebla
pKa1 = 2.148
2 = 7.198
3 = 12.319
Sekurecaj Indikoj
Riskoj34
Sekureco1/2 26
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero

La pura fosforacido estas kristala, solida materialo (fandopunkto estas 42,35 °C). Ĝi estas senkolora, siropa likvaĵo (iom maldensa). Oni produktas la senfajnigitan acidon el fosforito, la pli puran version el blanka fosforo.

La fosforacido povas formi tri salojn, depende de tio, kiom hidrogenatomojn ĝi fordonas. Grava fosfata salo estas la natrio-dihidrogena fosfato (NaH2PO4), kiu estas uzata por reguligo de la hidrogenjona koncentriteco (acideco); la dinatrio-hidrogena fosfato (Na2HPO4), kiu uzatas por akvomildigo per precipitigo de la multvaloraj metaloj; la trinatrio-fosfato (Na3PO4), kiun oni uzas en sapoj kaj lavaĵoj. La kalcio-dihidrogena fosfato aŭ kalcio-superfosfato [Ca(H2PO4)2] estas grava komponento de sinteza sterko, la kalcio-monohidrogen-fosfato (CaHPO4) malhelpas, ke la salo kaj sukero absorbu akvon (humidecon).

La fosfat-acidaj molekuloj interligiĝas je alta temperaturo al pli grandaj molekuloj (tiam liberiĝas akvomolekuloj). La difosfata acido kaj la pirofosfata acido (H4P2O7) estiĝas el du fosfatacidaj molekuloj (kon foriĝo de akvomolekulo).

La fosfata acido estas la plej simpla membro de la homologa vico de la polifosfataj acidoj. La ĝenerala formulo de tiu vico estas H(HPO3)nOH, kie n = 2, 3, 4,.... La metafosfataj acidoj havas la formulon (HPO3)n, kie n = 3, 4, 5,... kaj ili havas ringan molekulan strukturon.

Oni uzas la esprimon metafosfata acido ankaŭ por viskoza, glueca materialo, kiu estas miksaĵo de longĉenaj kaj ringaj molekuloj de (HPO3)n.

Oni povas produkti la diversajn polimeraj modifojn de la fosfata acido per reago de fosfatacidoj kaj akvo.

Remove ads

Kombinaĵoj

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads