Fragmito

From Wikipedia, the free encyclopedia

Fragmito
Remove ads

Fragmito (genro Phragmites el graminacoj) estas plurjaraj herboj, el kiuj la plej konata estas en Eŭropo la ordinara fragmito (Phragmites australis), kiu kreskas en marĉoj kaj kreskas 2-5 metrojn alta. Ĝi havas lancetformajn laŭgrande pintiĝintajn foliojn kaj 30 cm longan tirson el floroj ĉirkaŭataj de arĝente brilaj haroj. La tigoj uzatas por tegi tegmenton, por fari matojn kaj konstrumaterialojn por domoj. Ĝi uzatas ankaŭ por produktado de papero.

Pliaj informoj Kiel legi la taksonomionPhragmites, Biologia klasado ...

La specioj de la genro vivas tutmonde, escepte de la arktaj areoj kaj ĉe la marĉoj de Amazonio.

La planto estas akvoŝatanta kun stolonoj, kiuj kreskas pli ol 10 metrojn kaj formas kelkfoje naĝantan insulon. La plej konata medio por la planto estas akvo 0–3 m profunda. Ĝi floras fine de somero, kaj oni uzas la sekan floraron por ornamado.

Remove ads

Kelkaj elektitaj specioj

  • Phragmites altissimus
  • Phragmites arundinacea
  • Phragmites australis
  • Phragmites barbata
  • Phragmites berlandieri
  • Phragmites bifaria
  • Phragmites breviglumis

Parazitoj

Claviceps purpurea (grupo G2) estas parazito de Phragmites.

Bildgalerio

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads