Franz Langheinrich
germana verkisto From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Franz LANGHEINRICH (naskiĝinta la 25-an de majo 1864 en Lepsiko, mortinta la 7-an de majo 1945 en Rottach-Egern) estis germana rakontisto kaj lirikisto.
Remove ads
Vivo
Famiĝis li laborante kiel bildredaktoro de la secesistila gazeto "Jugend". Li do same gravis kiel Fritz von Ostini, Albert Matthäi kaj Georg Hirth. Langheinrich vivis en Munkeno kaj Gauting kiel verkisto. Lia populara kanto Rauscht ihr noch, ihr alten Wälder? de 1912[1] estis muzikigita fare de pluraj komponistoj. En siaj tekstoj por la turisma gvidlibro de la valo Würmtal oni sentis kritikan sintenon antaŭ troa hektikeco enurba kaj pledo por loĝado en propraj domoj kampare.[2]
En la 11.1.1935 la naciema artsocieto Deutsche Kunstgesellschaft[3] invitis lin fari paroladon Munkene en la salonegoj de Künstlerhaus am Lenbachplatz bolŝevismo: Bolschewismus in der Politik und in der Zukunft. Ĝi alvokas artistojn batali kontraŭ marksismaj tendencoj en la artoj. La akcepto de ĝi estis tiom granda inter la munkena artistaro, ke decidiĝis skribo de komuna programo[4] adresota al Alfred Rosenberg kiu estris la Regnan kulturofico pri kulturfledago.[5]
Remove ads
Nuntempa uzo de tekstoj
La partio Alternativo por Germanio (AfD) utiligis en somero 2024 la kantotekston de Rauscht ihr noch, ihr alten Wälder? dum sia kampanjo pri la balotoj je la Turingia Landa Parlamento.[6]
Verkoj
- An das Leben. Poemoj. Kun artistaj kontribuaĵoj kaj ilustraĵoj de Max Klinger kaj Otto Greiner. 1907
- Gedichte. 1924
- Käthchen Schönkopf. Erzählungen aus Goethes Leipziger Studentenzeit. 1925
- Friederike Brion. Erzählungen aus Goethes Straßburger Studentenzeit. 1926
- Im Herzen des Würmtales. Wanderungen durch Geschichte des Würmtales von Gräfelfing bis Gauting. Amtlicher Führer in Wort und Bild. 1929
- Der Maler Otto Pippel (kune kun Otto Pippel). 1932
Notoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads