Friedrich Georg Weitsch

From Wikipedia, the free encyclopedia

Friedrich Georg Weitsch
Remove ads

Friedrich Georg WEITSCH [vajĉ] (8a de aŭgusto 1758, Brunsvigo – 30a de majo 1828, Berlino) estis germana pentristo kaj akvafortisto.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Remove ads

Kariero

Weitsch ekartistiĝis per trejnado ĉe sia patro, "Pascha" Johann Friedrich Weitsch (1723–1803). Poste li estudis en la "Kunstakademie Düsseldorf". Post veturi al Amsterdamo kaj Italio (kiel aliaj tieaj kaj tiamaj pentristoj) inter 1784 kaj 1787, li revenis hejmen kaj iĝis kortega pentristo de Karlo Vilhelmo Ferdinando, Duko de Brunsvigo. En 1794 li iĝis membro de la Berlina Akademio de Arto kaj ĝia direktoro en 1798 (sukcedante al Bernhard Rode). Li edziĝis en 1794 al Christiane Elisabeth Schröder kaj ili ne havis filon.

Lia verkaro konsistas el pejzaĝoj, historio kaj religia pentrartoj, kaj portretoj de reĝaj kaj civilaj aŭtoritatoj — tiuj lastaj montrantaj influon de Anton Graff. Kelkaj liaj verkoj estas en la Muzeo Herzog Anton Ulrich, la Städtisches Museum, kaj la Braunschweigisches Landesmuseum, ĉiuj en Brunsvigo. Li pentris faman portreton de Alexander von Humboldt kaj imagitan pejzaĝon kun Humboldt kaj Aimé Bonpland en Ekvadoro.

Remove ads

Galerio

Remove ads

Bibliografio

  • Reimar F. Lacher: Friedrich Georg Weitsch (1758-1828). Maler, Kenner, Akademiker, Berlino 2005, ISBN 3-7861-2321-7

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads