Fritz Strassmann
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Friedrich Wilhelm STRASSMANN [fric ŝtrasman] (naskiĝis la 22-an de februaro 1902, mortis la 22-an de aprilo 1980) estis germana kemiisto, kiu kun Otto Hahn komence de 1939 identigis la elementon bario kiel produkto de bombardado de uranio per neŭtronoj. Iliaj observoj estis la ŝlosila pruvo necesa por identigi la ĝis tiam nekonatan fenomenonon de nuklea fisio, kiel poste estis rekonita kaj publikigita de Lise Meitner kaj Otto Frisch.[1]
Remove ads
Dum Nazia Reĝimo
En 1933 Strassmann rezignis el la Societo de Germanaj Kemiistoj, kiam ĝi iĝis parto de Nazi-kontrolita publika korporacio. Li estis metita en Nigran liston fare de la Nazia reĝimo. Kiel rezulto, li nek povis labori en la kemia industrio nek povis ricevi sian habilitigon kiel estis postulita por estis sendependa esploristo en Germanio tiam.[2][3] Lise Meitner kuraĝigis Otto Hahn por trovi almenaŭ helpantecon por Strassmann kontraŭ duono de salajro, kaj li finfine iĝis speciala helpanto por Meitner kaj Hahn.[2] Strassmann konsideris sin bonsorta, ĉar "spite mian inklinon al kemio, mi valoras mian personan liberon tiom ke por konservi ĝin mi rompus ŝtonojn por vivtenado."[3]
La edzino de Strassman apogis lian malakcepton aliĝi al la Nazia Partio.[2][3] Dum la Dua Mondmilito ili kaŝis judinon, nome muzikiston Andrea Wolfenstein, en sia apartemento dum monatoj, metante sin kaj sian tri-jaraĝan filon en riskon.[4][3][5] Strassman pluigis sian esploron en radiokemio dum la Dua Mondmilito, kvankam ne cele al disvolvigo de armiloj. Li malamis la Naziisman reĝimon kaj oni diris, ke li diris, "Se mia laboro estus kondukanta al fakto, ke Hitler havu atombombon, mi mortigus min mem."[6]
Remove ads
Referencoj
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
