Fujitsu

firmao en Japanio From Wikipedia, the free encyclopedia

Fujitsu
Remove ads

Fujitsu estas japana multnacia teknologia kompanio. Fujitsu produktas ampleksan varion de produktoj en la kampoj de persona komputado, komputado por kompanioj kaj entreprenoj, komputilegoj, serviloj, datumstokado, telekomunikado, mikroelektroniko, kaj eĉ klimatizilo. La firmao laborigas proksimume 155,000 homojn tutmonde, kaj ĝiaj produktoj estas venditaj en pli ol 100 landoj. Ĝi estas la kvina plej granda firmao en la mondo en la kampo de IT-servoj, kaj tenas ĉirkaŭ 78,000 malsamajn patentojn [1].

Rapidaj faktoj Lando ...

Fujitsu estas komercita ĉe Tokia Borso kaj estas inkluzivita en la Nikkei 225 kaj TOPIX-indeksoj.

Remove ads

Historio

Fujitsu estis fondita la 20-an de junio 1935. En 1954, Fujitsu produktis la unuan komputilon en Japanio.

En 1990, Fujitsu aĉetis la britan firmaon International Computers Limited por proksimume 1.29 miliardoj da dolaroj [2], kiuj en 2002 iĝis la IT-servosekcio de la firmao. En 1992 Fujitsu lanĉis la 21-colan koloran plasmo-ekrano kiu estis la unua el sia speco en la mondo. En 1993, Fujitsu kunigis AMD kaj Spansion por produkti flash-memoron. En junio 1999 , Siemens kaj Fujitsu kunfandis siajn komputilsekciojn en Eŭropo por formi Fujitsu Siemens Computers, kiu iĝis la kvina plej granda komputilproduktanto en la mondo [3].

En 2009, Fujitsu vendis sian durdiskan sekcion al Toshiba, aĉetis de Siemens ĝian parton en Fujitsu Siemens Computers je kosto de proksimume 450 milionoj da eŭroj[4], kaj ŝanĝis sian nomon al Fujitsu Technology Solutions [5].

Remove ads

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads