Elsau

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Elsau
Remove ads
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Pri la komunumo

Elsau estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 3242 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio

Elsau situas en la Eulachvalo oriente de Vinterturo. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Elsau, Räterschen, Rümikon, Ober-Schottikon, Unter-Schottikon, Fulau, Unter-Schnasberg, Ober-Schnasberg kaj Tolhusen.

Najbaraj komunumoj

Norde ĝi limas al Wiesendangen kaj Bertschikon, oriente al Elgg kaj Hofstetten kaj sude al Schlatt ZH.

Trafiko

Thumb
Stacidomo Räterschen

Sur la teritorio de la komunumo Elsau troviĝas du stacidomoj, nome en la municipoj Räterschen kaj Schottikon. Ili situas sur la trajnlinio de Vinterturo al Fraŭenfeld kaj estas servitaj de la privata fervojkompanio THURBO, kiu apartenas al la Zurika Trafik-Unio. La ceteraj municipoj de Elsau estas servitaj per la poŝtaŭtobuslinio 680 al Vinterturo.

Historio

Apud Tolhusen estis trovitaj restaĵoj de romia bieno.

La unua dokumenta mencio de la municipoj Rümikon kaj Schottikon datiĝas el la jaro 829. La unua dokumenta mencio de Elsau kiel Elnesouva el la jaro 1043. En mezepoko Elsau apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj poste al la Habsburgoj. Kune kun la urbo Vinterturo Elsau fariĝis en la jaro 1462 posedaĵo de la urbo Zuriko.

En la jaro 1922 la municipoj Unter-Schottikon kaj Ober-Schottikon estis integritaj en la komunumon Elsau.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads