Fulda
urbo en Germanio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Fulda estas urbo en la germana federacia lando Hesio. Ĝi estas administra sidejo de la distrikto Fulda. Krome ĝi estas sidejo de episkopo (diocezo Fulda) kaj ankaŭ sidejo de la germana episkoparo (Deutsche Bischofskonferenz). Fine de decembro 2022 la urbo havis 69 968 loĝantojn.


Ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Fulda, en kiu troviĝas la tombejo de la misiisto Sankta Bonifacio.
Remove ads
Esperanto
En Fulda troviĝas la hotelo kaj Kongresejo Esperanto. Apud ĝi, situas strato nomata "Esperantostraße" kaj placo je nomo "Esperantoplatz" - kaj ankaŭ granda subtegmenta naĝejo nomiĝas Esperanto. Ĉar la tuto troveblas tute en la urbokerno kaj la urba ĉefstacidomo situas tre proksime, la komplekson oni ankaŭ facile vidas el interregionaj trajnoj, kiuj pasas la urbon.
Trafiko
Norden kaj suden la urbo trajne konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, sudokcidenten per plia rapidtrajna linio al Frankfurto ĉe Majno. Al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo) kaj per la germana aŭtovojo A66 (al Frankfurto ĉe Majno).
Elstaruloj
- Philipp Kisel
- Ratgario, tria abato je Fulda
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads