Philipp Kisel

From Wikipedia, the free encyclopedia

Philipp Kisel
Remove ads

Philipp KISEL, ankaŭ Philipp Kiselius (naskiĝinta la 15-a de marto 1609 en Fulda, mortinta la 28-a de aŭgusto 1681 en Aschaffenburg) estis germana jezuito, predikisto kaj edifa aŭtoro.

Rapidaj faktoj Persona informo, Memorigilo ...
Thumb
Philipp Kisel, Pasionaj predikoj, Bamberg 1679
Thumb
Philipp Kisel, Funebra prediko por princepiskopo Philipp Valentin Voit von Rieneck, Bamberg, 1672
Remove ads

Vivo kaj agado

Pri lia naskiĝjaro kelkaj ankaŭ proponas 1610 kaj ankaŭ pri la naskiĝurbo oni ne tute certas (ĉu Fulda, ĉu ie alie el la orienta landgraflando Hesio-Kaselo?). En siaj publikaĵoj li ofte aperas kun la kromnomo el Fulda.

Kisel iĝis jezuito en 1627 kaj studis filozofion en Franclando kaj teologion en Hispanio. Post la reveno en Centran Eŭropon li iĝis instruisto de retoriko kaj filozofio en sia ordena provinco. La majenca ĉefepiskopo faris lin katedrala predikanto. Poste Kisel plenumis tiun ĉi oficon ankaŭ en la katedraloj de Speyer, Worms, Würzburg kaj finfine Bamberg. Ĉi tie li krome estas profesoro universitato.[1] Kisel havis specialan konfidon de la princepiskopo Philipp Valentin Voit von Rieneck, kiu de sur la mortlito petis de Kisel, konfirmi antaŭ imperiestro Leopoldo la 1-a la sinceran lojalecon.[2] Por la menciita episkopo Kisel ankaŭ faris la funebran predikon en 1672, kiu poste presitis.

En 1674 li estis rektoro de la jezuita kolegio de Worms. Siatempe li estis unu el la plej konataj ambonaj oratoroj katolikaj de Germanio kaj la predikoj en pluraj volumoj eldonitis; i.a. estas de li la unua postmezepoka presita prediko pri la adorestimo de la Tre Sankta Koro de Jesuo (Mainz, 1666).[3] Krome la plej malnova vivpriskribo de la beatulo Liborius Wagner (ĉ. 1661) surpaperigitis de Kisel.[4]

Kisel mortis en la jezuita kolegio de Aschaffenburg.

Remove ads

Literaturo

  • Joachim Heinrich Jäck: Pantheon der Literaten und Künstler Bambergs, Band 3 u. 4, Bamberg, 1813, Spalte 551; (skanaĵo)
  • Johann Nepomuk Brischar: Die katholischen Kanzelredner Deutschlands seit den drei letzten Jahrhunderten, Band 2, S. 517, Hurter Verlag, Schaffhausen, 1867; (skanaĵo)
  • Gina Dahl: Book Collections of Clerics in Norway, 1650–1750, 2010, S. 137, ISBN 9004188991; (skanaĵo)

Eksteraj ligiloj

Piednotoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads