Gabes

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gabes
Remove ads

GabisGabes (arabe قابس‎, france Gabès) estas marborda grandurbo, universitata urbo kaj administra centro de gubernio (same nomata) en Tunizio. La urbo estas konata laŭ aliaj literumadoj Cabès, Cabes, Kabes, Gabbs, Gaps Cabè', Cabes, Kabes, Gabbs, Qābis. La historia loknomo estas TacapeTacapae en la latina respektive Τακάπη en la antikva greka.

Thumb
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...

Fine de 2004 en la urbo vivis 116 323 loĝantoj.

Thumb
palmaro en Gabes
Thumb
havena marbordo
Remove ads

Geografio

Gabes situas sur ebenaĵo laŭ Minora Sirto de Mediteranea Maro.

Historio

Supozeble fenicianoj fondis la urbon (aŭ pli frue berberoj), baldaŭe romianoj alvenis. Jam Plinio mencias la urbon, kie terkultivistoj laboradas helpe de abundaj akvoj. En la 7-a jarcento komenciĝis dominado de araboj, kiuj post la konkero menciis la urbomuron, citadelon kaj diversajn antikvajn konstruaĵojn. En 1881 komenciĝis dominado de francoj. Inter 1940-1943 germana kontrolo okazis, dume pro la bataladoj multe da domoj difektiĝis. Oni rekonstruis la urbon en 1945. En 1956 finiĝis la franca koloniado.

Remove ads

Ekonomio

Gabes estas grava komerca kaj industria urbo. La ĉefaj branĉoj estas produktado de cementoj, brikoj, kemiaĵoj, fiŝkaptado kaj naftorafinado.

Klimato

Gabes situas en zono de la mediteranea klimato. La temperaturo varias inter 6 kaj 49 °C. Jare pluvas po 172 mm. Inter majo-aŭgusto mezurebla pluvo ne estas.

Trafiko

Gabes havas internacian flughavenon, havenon, fervojon al Sfakso kaj vojojn al 4 direktoj.

Vidindaĵoj

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Angla Vikipedio
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads