Saint-Brieuc

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia

Saint-Brieuc
Remove ads

Saint-Brieuc (bretone Sant-Brieg), proponita esperantigo San-Briego[1], estas urbo en Bretonio, en la okcidento de Francio. Ĝi estas la ĉefurbo de la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh), krome estas administra centro de la arondismento Saint-Brieuc kaj de du kantonoj. Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 44 607 loĝantoj sur areo de 21,88 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 039 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Plérin, Langueux, Trégueux kaj Ploufragan.

Thumb
Blazono
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Saint-Brieuc (stacidomo).
Thumb
Rapidaj faktoj Sant-Brieg, komunumo ...
Remove ads

Nomo

Ĝia nomo devenas de la sanktulo Briego (409502), kiu estis unu el la sep sanktuloj fondintaj Bretonujon kaj la unua episkopo de la urbo.

Transporto

Thumb
la urba stacidomo

Sankta-Briego estas atingebla pere de fervojo (3-hora veturado de Parizo) kaj rapidaj aŭtovojoj. Ekzistas ankaŭ malgranda flughaveno. Ene de la urbo, la publikaj transportiloj estas busoj.

Ĝemelitaj urboj

En 2005, la ĝemelaj urboj de Sankta-Briego estas:

Edukado

  • Universitatoj kaj diversaj inĝenier-lernejoj,
  • 3.800 studentoj (2004)

Kulturo

Ekzistas pluraj artaj festivaloj:

Monumentoj kaj kuriozaĵoj

Esperanta vivo

Ekzistas loka Esperanto-klubo kaj pluraj adresoj en Pasporta Servo.

Remove ads

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads