Gaillac
komunumo en la departemento Tarn de Francio From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gaillac (en la okcitana lingvo Galhac) estas urbo en la sudo de Francio, en la regiono Sudo-Pireneoj, departemento Tarn, arondismento Albi. Ĝi estas la tria plej loĝata urbo de la departemento Tarn kun pli malpli 13 600 homoj, kaj ĝi famas pro sia vinproduktado.
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gaillac (stacidomo). |

La urbeto Gaillac estas vizitata de multaj turistoj kaj enlandaj kaj eksterlandaj profitante ĝian proksimecon al Tuluzo, kutime temas pri unutaga aŭ eĉ duontaga promenado, kiu preskaŭ ĉiam inkluzivas vingustumadon je kio la urbeto famas. Ĝi ankaŭ havas kelkajn belajn vidindaĵojn: preĝejojn, malnovajn domojn, muzeojn kaj ĝardenon, kie okazas pulbazaro dum semajnfino.
Remove ads
Esperanta vivo
Okaze de la eŭropaj balotoj, Eŭropo - Demokratio - Esperanto ricevis 7 voĉojn (0,19 %) en 2009 kaj ankaŭ 7 voĉojn (0,16 %) en 2014.
Vidu ankaŭ
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads



