Tarn

franca departemento From Wikipedia, the free encyclopedia

Tarn
Remove ads

Tarn [taʁn], okcitanlingve Tarn [tar], estas unu el la departementoj de la franca regiono Okcitanio. Ĝia nomo devenas el la samnoma rivero kiu alfluas al Garono. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 5 758 km2 kaj havas 393 872 loĝantojn. La ĉefurbo de Tarn estas Albi. Aliaj notindaj urboj estas: Castres, Gaillac, Carmaux, Graulhet, Mazamet, Lavaur.

Rapidaj faktoj departemento de Francio, Administrado ...

La departemento tute enhavas 320 komunumojn.

Remove ads

Arondismentoj

La departemento dividiĝas al du arondismentoj:

Geografio

Valoj de diversaj riveroj, montetoj, altebenaĵoj (1200 metrojn) konsistigas la pejzaĝon de la departemento.

Ekonomio

Agrikulturo restas grava aktiveco : bredado, cerealoj, fruktoj kaj vinoj. La vinoj farataj ĉirkaŭ la urbo Gaillac estas konataj per ilia bongusta kvalito. La tradicia industrio de Tarn estis longtempe la minejoj, sed tiuj konas de kelkaj jaroj gravan krizon. Nun disvolviĝas novaj industrioj pli modernaj en la plej dinamismaj urboj kiel Albi aŭ Castres. Tarn nun ĝuas bonegan ligon per modernaj vojoj al Tuluzo, ĉefurbo de la regiono kaj plej granda urbo en sudokcidenta Francio.

Turismo

Turismo estas ankaŭ grava ekonomia sektoro, dank'al riĉa historia heredaĵo (mezepokaj vilaĝoj kaj kasteloj, malnova urbo Albi). La "verda turismo" nun ankaŭ rapide disvolviĝas: regiona natura parko de Alta Langvedoko, grotoj, gastronomia turismo.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads