Gals

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Gals
Remove ads

Gals estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Erlach kaj ekde la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 718 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Geografio

Gals situas meze inter la urboj Bielo kaj Neŭŝatelo ĉe la okcidenta fino de la Lago de Bielo kaj la suda flanko de la kanalo de la rivero Zihl, kiu konektas la Lagon de Neŭŝatelo kun tiu de Bielo. La komunumo konsistas el la tri vilaĝoj Gals, Bethlehem kaj Zihlbrücke.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,86 km², de kiuj 33,8% estas kovritaj de arbaro, 53,0% servas por agrikulturo kaj 8,1% por setlado. [2]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Gals limas en nordo al Le Landeron (NE), en nordoriento al la Lago de Bielo, en oriento al Erlach, en orientsudoriento al Tschugg, en sudoriento al arbara eksklavo de Erlach, en sudsudoriento denove al Tschugg, en sudo al Gampelen, en sudokcidento al La Tène (NE), kaj en nordokcidento al Cressier (NE).

Trafiko

Tra la komunumo pasas en oriento la kantona ĉefvojo n-ro 273.2 de Erlach la Le Landeron kaj en okcidento la svisa rapidvojo H10, al kiu la komunumo posedas propran alveturejon. La du vojojn konektas la vojo n-ro 273.3, kiu pasas tra la komunumo de oriento al okcidento. Unu kilometron nordokcidente de la komunumo situas la vojnodo de svisa aŭtovojo A5 kaj la rapidvojo H10. Per postaŭtolinioj de Le Landeron al Erlach kaj de Le Landeron al Ins la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj

Vidindaĵoj de la komunumo estas la iama Abatejo Sankt-Johannsen kaj la bieno kaj kastelo Jolimont.

Historio

La unua dokumenta mencio de Gals datiĝas el la jaro 1185 kiel Galles. Dum mezepoko Gals apartenis al la Grafoj de Neŭŝatelo-Nidau kaj estis en la 12-a kaj 13-a jarcento koncedita al la Abatejo Sankt-Johannsen. Post la reformacio en la jaro 1528 kaj la mondigo de la abatejo Gals estis integrita al la berna Voktejo Erlach. Post limkorekto inter la kantonoj Berno kaj Neŭŝatelo en la jaro 1894 la vilaĝo Zihlbrücke estis integrita al la komunumo Gals.[3]

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads