Gedaref

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gedaref
Remove ads

Gedaref (aŭ Al Qadarif), arabe القضارف estas grandurbo, ĉefurbo de samnoma subŝtato kaj universitata urbo en Sudano.

Thumb
Mapo pri ĉirkaŭaĵo de Gedaref
Rapidaj faktoj Administrado, Ĝemelurboj ...
Remove ads

Bazaj informoj

Geografio

Gedaref situas sur montetaro ĉirkaŭita per montoj de tri flankoj en orienta parto de la lando. Ĥartumo troviĝas 410 km.

Historio

Skota esploristo James Bruce (kiu nomis la urbon Teawa) alvenis en 1772. La brita esploristo Samuel Baker sekvis en 1862, kiu priskribis la urbon grava komerca centro. Dum dominado de turkoj la urbo fariĝis administra unuo kun forta milita garnizono. Mahdist-ribelantoj okupis ĝin en 1884, sed en 1898 la britoj reokupis ĝin post sanga batalo. Dum la 2-a mondmilito Gedaref fariĝis tre grava por produkti nutraĵojn (ĉefe grenojn kaj oleajn semojn) por la armeo.

Thumb
Pejzaĝo ĉe Gedaref

Ekonomio

Gedaref estas komerca centro por kotonoj, cerealoj, sunfloroj, arakidoj, sezamoj kaj furaĝoj produktitaj en la ĉirkaŭaj areoj. En la urbo oni produktas nutraĵojn kaj sapojn.

Trafiko

Gedaref havas flughavenon. El la urbo ĉefvojoj kuras al Ĥartumo kaj Etiopio, fervojo povas fari kontaktojn kun Kassala kaj Kosti.

Klimato

En Gedaref la temperaturo varias inter 17 kaj 40 °C. La varmo en aprilo kaj majo kulminas, en januaro malkulminas. Jare pluvas po 620 mm. La pluvo kulminas en aŭgusto. Inter novembro-aprilo neniam pluvas.

Ĝemelurboj

Fontoj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads