Gencianaloj
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
La gencianaloj (latine Gentianales) estas planta ordo el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu ordo enhavas 5 familiojn, pli ol 1000 genrojn kaj ĉirkaŭ 21 200 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas genciano[3].

Inter la bone konataj membroj de tiu ordo estas kafo, gardenio, aŭ genciano.
Remove ads
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (16 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Gentianales Juss. ex Bercht. & J.Presl - gencianaloj
- Apocynaceae Juss. - apocinacoj
- Gelsemiaceae Struwe & V.A.Albert - gelsemiacoj
- Gentianaceae Juss. - gencianacoj
- Loganiaceae R.Br. ex Mart. - loganiacoj
- Rubiaceae Juss. - rubiacoj
- Gentianales Juss. ex Bercht. & J.Presl - gencianaloj
La Angiosperma Filogeneza Grupo (angle Angiosperm Phylogeny Group, mallonge AFG), proponas la samajn 5 familiojn.
La pli malnova sistemo de Cronquist havas, aldone, la familiojn Saccifoliaceae, Asclepiadaceae kaj reciacoj (Retziaceae), kaj ne havas Gelsemiaceae (kiun Cronquist klasifikas kiel parton de loganiacoj). Laŭ AFG, Saccifoliaceae estas parto de gencianacoj; Asclepiadaceae estas parto de apocinacoj; kaj reciacoj fakte apartenas al la familio stilbacoj en la ordo lamialoj.
Remove ads
Vidu ankaŭ
Referencoj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads