Genotipo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Genotipo
Remove ads

En genetiko, la genotipo estas la aro de genoj hereditaj el gepatroj al ido. Ĝi estas unu el la kaŭzoj de la fenotipo.

Thumb
Punnett-kvadrato, montranta modelon de heredo de flora koloro. La tri eblaj genotipoj estas BB, Bb, kaj bb; la du eblaj fenotipoj estas blanko kaj ruĝo.

Priskribo

La genotipo estas unu el la tri faktoroj, kiuj determinas la fenotipon, kune kun la efiko de la medio (ne heredata) kaj la epigenezaj faktoroj (heredataj). Pro la ĉeesto de tiuj negenotipaj faktoroj, organismoj de similaj fenotipoj povas diferenci genotipe, kaj organismoj de malsimilaj genotipoj povas havi similajn fenotipojn.

En biologia notacio, oni ofte simboligas genotipon per literoj — ekzemple, Bb estus la genotipo de tiu, kies du aleloj estas B kaj b.

Remove ads

Historio

La termino genotipo estis enkondukita de la dana biologo Wilhelm Johannsen en 1909, kune kun la termino fenotipo.[1]:127[2]

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads