Gerilo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Remove ads
Gerilo estas milito lanĉita de malgrandaj batalgrupoj, disigitaj tra iu regiono, sen fronta linio. La ĉefaj taktikoj de gerilo estas embusko kaj sabotado.[1]

Etimologio
La vorto devenas el la hispana guerrilla, kiu signifas "militeto". Ĝi estiĝis dum la hispana rezistado al la franca invado de Napoléon Bonaparte komence de la 19-a jarcento. La taktikoj, kompreneble, ekzistis de longe antaŭe.
Celo
La fina celo de gerilo estas skui kaj eventuale renversi establitan reĝimon. Grava faktoro por tiu sukceso estas la popola apogo, kiun la gerilanoj povas akiri, por sinkaŝado for de la oficiala armeo kaj provizado de manĝaĵoj kaj informado pri la malamikoj.
Vidu ankaŭ
Referencoj
Eksteraj ligiloj
Wikiwand - on
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Remove ads
