Germana Progrespartio

eksa politika partio en Germanio (1861–1884) From Wikipedia, the free encyclopedia

Remove ads

La Germana Progrespartio (Germane: Deutsche Fortschrittspartei, DFP) estis la unua moderna politika partio en Germanio, fondita de liberalaj membroj de la malalta ĉambro de la Parlamento de Prusio (Abgeordnetenhaus) en 1861, kiel opozicio al la Ministro-Prezidento Otto von Bismarck.

Rapidaj faktoj partio • former liberal party ...
Rapidaj faktoj Komenco, Fino ...

Georg von Vincke estis proksima al la arigo de la komencaj pioniroj de la partio. Inter fondintoj estis Rudolf Virchow, Theodor Mommsen, Werner von Siemens, Benedict Waldeck, Hermann Schulze-Delitzsch, Hans Victor von Unruh, Wilhelm Loewe kaj Johann Jacoby.

En sia programo, la partio respondis al la Demando pri Germanujo per postulo de Unuigo de la Germanaj ŝtatoj kun centra povo en Prusio (Kleindeutsche Lösung, malgrandgermana solvo). Ili postulis ankaŭ reprezentan demokration — kvankam ne universalan voĉdonrajton pro la Prusia sistemo tri-klasa —, plibonigo de la regado de la leĝo kaj pli granda respondeco por la lokaj registaroj. Antaŭ la leviĝo de la Socialdemokratoj, ĝi estis la ĉefa maldekstra partio en Germanio, kaj ĝi estis ankaŭ la unua Germana partio kun kandidatoj kaj deputitoj agantaj laŭ komuna partia platformo.

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads