Gerontologio

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gerontologio
Remove ads

Gerontologiomaljunecoscienco estas fako, kiu studas la maljunecon kaj maljuniĝon. Malsame ol geriatrio, medicina branĉo, kiu okupiĝas pri malsanoj ligitaj al la maljuneco, la gerontologio okupiĝas ekskluzive pri aspektoj de konservado de la sano. Ĝi cetere estas plurfaka kampo, kiu tuŝas interalie psikologiajn, sociajn, ekonomiajn, demografiajn aspektojn.

Thumb
Maljunulino, nigroblanka bildo fotita de Chalmers Butterfield

Multe disvolviĝas tiu fako pro la nuntempa konscio pri maljuniĝo de la homa loĝantaro. Cetere la vivomaniero ekde la 20-a jarcento rompis multajn tradiciojn pri familiaj ligiloj kaj tiu izoliteco de maljunuloj sekve rezultigas necesan pli grandan aŭtonomecon.

Gerontologio do celas plilongigi la vivon kaj plialtigi la vivkvaliton de maljunuloj.

Remove ads

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Remove ads
Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads