Geuensee

komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia

Geuensee
Remove ads
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Geuensee (stacidomo).
Rapidaj faktoj komunumo en Svislando ...
Remove ads

Pri la komunumo

Geuensee estas komunumo en la distrikto Sursee en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 2294 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio

Geuensee situas ĉe la orienta flanko de la rivero Suro, kiun ĝi tuŝas tute en la kocidento de la komunumo, kie la vilaĝa rojo alfluas al ĝi. La vilaĝa rojo, kiu trafluas la komunumon de oriento al okcidento oriente de la vilaĝo formas profundan ravinon. Al la komunumo apartenas krom la ĉefvilaĝo Geuensee mem ankaŭ Krummbach sur alteco de 690 m s.m. ĉe la fonto de la vilaĝa rojo kaj Hunzikon sur alteco e 729 m s.m.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 6,47 km², de kiuj 15,1% estas kovritaj de arbaro, 74,4% servas por agrikulturo kaj 10,3% por setlado. [1]

Remove ads

Najbaraj komunumoj

La komunumo Geuensee limas en nordoriento al Schlierbach, en oriento al Rickenbach kaj Beromünster, en sudoriento al Schenkon, en sudokcidento al Sursee, en okcidento al Knutwil, kaj en nordokcidento al Büron.

Trafiko

La komunumo estas konektita al la publika transportreto per la du poŝtaŭtolinioj de Sursee al Schöftland kaj de Sursee al Etzelwil.

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo de Sursee al Araŭo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A2 situas en distanco de 2 kilometroj sude en Sursee.

Historio

La unua dokumenta mencio de Geuensee kiel Geînwison troviĝas en la urbaro de la Monaĥejo Einsiedeln, kiu estis verkita inter 1217 kaj 1222.

Dum mezepoko Geuensee apartenis al la Habsburgoj kaj estis administrata de ties vasaloj, la Senjoroj de Arburgo. En la jaro 1424 Thürig de Arburgo pandigis la vilaĝon al la urbo Lucerno, kiu ĝin definitive aĉetis en la jaro 1429. La komunumo ek de tiam ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798 estis eksklavo de la lucerna kamparvoktejo Rothenburg. Dum la kvin jaroj de la Helveta Respubliko ĝi estis parto de la helveta distrikto Sursee, kiu fariĝis per la restaŭracio distrikto de Kantono Lucerno.

Remove ads

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads