Gilgit-Baltilando

From Wikipedia, the free encyclopedia

Gilgit-Baltilando
Remove ads

Gilgit-Baltilando (en urdua/ŝina/buruŝa: گلگت بلتستان, en balta: གིལྒིཏ་བལྟིསྟན iam konata kiel Nordaj Areoj[1]) estas la plej norda teritorio de Pakistano.[2] Ĝi limas kun Azad Kaŝmiro sude, la provinco Ĥajber-Paŝtulando okcidente, la Vaĥana Koridoro de Afganio norde, la aŭtonoma regiono Ŝinĝango de Ĉinio oriente kaj nordoriente kaj Ĝamuo kaj Kaŝmiro sudoriente.

Thumb
Rapidaj faktoj Provinco, Estasadministraj unuoj de Pakistano, unua-nivela administra teritoria unuo, pridisputata teritorio [+] ...

Kun Azad Kaŝmiro ĝi formas parton de la disputata Kaŝmira regiono, kiu estis celo de konflikto inter Barato kaj Pakistano ekde 1947.[2][3]

Gilgit–Baltilando estas aŭtonoma mem-regata regiono kiu estis establita kiel sola administra unuo en 1970, formita pere de amalgamado de Gilgit, la regiono Baltilando kaj la iamaj princlandoj Hunza kaj Nagar. Ĝi kovras areon de 72,971 km² (28,174 mi²) kaj estas tre montara. Ĝi havas ĉirkaŭkalkulite 1,000,000 da loĝantoj. Ties ĉefurbo estas Gilgit (216,760 loĝantoj). Alia grava urbo estas Skardu.

Remove ads

Referencoj

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads