Gizo

Urbo en Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia

Gizomap
Remove ads

Gizo (aŭ Giza, Gizeh aŭ Ĝiza; arabe الجيزة al-Ĝīza) estas urbo en Egiptio proksime al Kairo. Ĝi estas sidejo de Provinco Gizo. La milionurbo havas 5598402 loĝantojn (stato 12-an de decembro 2020).

Thumb
Rapidaj faktoj Lando, Provinco ...
Monda heredaĵo de UNESKO

Tutmonde konataj estas la Piramidoj de Gizo.

Thumb
Piramidoj de Gizo
Thumb
Piramidoj en Gizo
Remove ads

Geografio

Gizo kuŝas en alteco 30 m laŭ la marnivelo. Ĉefurbo Kairo troviĝas 4, Kirdasa 10, Ŝubra al Ĥejma 11, Urbo Sesa de Oktobro 19, Helŭano 23, Fajumo 86, Suezo 125, Aleksandrio 182, Luksoro 501, Asuano 680 kilometrojn (aere) .

Nomo

Gizeh estas la elparolo en egipta araba lingvo. La ĝenerala araba lingvo elparolas ĝin kun "ĝ", pro tio en la angla transskribo ofte aperas kun "j" (tiel Jizah). La "h" vortofine estas muta. La finvokalo povas esti "a", "e'" aŭ "e". La nomo ofte aperas, kiel multaj arabaj nomoj, kun la difinita artikolo al- (dialekte el-). La esperantigo 'Gizo' aperas en Poŝatlaso de la mondo kaj en Etimologia Vortaro de la Propraj Nomoj (2005, de André Cherpillod).

Remove ads

Servoj

La ĉefa kampuso de la Universitato de Kairo estas en Gizo.

La Granda Egipta Muzeo (akronime GEM; arabe المتحف المصري الكبير, al-Matḥaf al-Miṣrī al-Kabīr, ankaŭ Giza Muzeo) estas muzeo konstruita de 2009 ĝis 2024 en Gizo, kiu elmontras eksponaĵojn el antikva Egiptio, inkluzive de la kompleta Tutanĥamona kolekto kaj multaj pecoj estas montritaj por la unua tempo.

Klimato

Gizo situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas nur 17 mm, inter majo-oktobro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 21 °C kaj varias inter 17-28 °C. Ventoŝtormoj povas esti oftaj en marto kaj aprilo alportante polvojn.

Ĝemelurboj

Antikva Egiptio en Esperanto

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el suda kaj centra Eŭropo kaj la venonta ĉiĉerono estas Maria Sklodovska, kiu montris al Utnoa la mirindaĵojn de centra kaj orienta Eŭropo. La venonta ĉiĉerono estas Akenatono kiu montras interesaĵojn el Afriko dekomence el Egiptio, kaj kompreneble unu el ĉefaj rimarkindaĵoj estas la piramidoj de Gizo:

Citaĵo
 
Jam ili pluvojaĝas kaj fluge venas Afrikon,
super Egipta grundo, la piramide roklarma.
-Jen kun lumturo luksa l'Aleksandria haveno,
impona konstruaĵo sur la insulo Faroso,
ĉe urbo kun skribrula biblioteko fiera,
kien pilgrime venos la scienculoj el ajna
mondregiono por ĉiubranĉaj studoj erudaj.
Baldaŭ ili alŝvebas al la sabloza Gizeo.
Inter kolonaj temploj, jen piramido Keopsa,
tiuj de Mikerinos kaj diokulta Kefreno,
brilantaj sub sunhelo per kalkoŝtona kovraĵo,
kaj la arkana Sfinkso, alrigardanta nenien,
saĝulo leonkorpa, nura kreanto de morgaŭ.[1] 
Remove ads

Notoj

Eksteraj ligiloj

Bildaro

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads